Vera Amo kaj la Jujyfruit-Fiaskego / True Love and the Giant Jujyfruit Fiasco

Novembro 6, 2009 je 00:12 | Blogis en Esperanto | 3 komentoj

Manĝetovendotablo

La stako de dolĉaĵoj imponis grandege sur la manĝeto-vendotablo. Du sasafras-sodoj la grandeco kiel paperkorbetoj, tri skatoloj de diversaj dolĉaĵoj, du futolongaj frankfurtoj kovritaj per mustardo, frandaĵo, keĉupo kaj cepoj, unu grandega piklo, kaj du kuvoj da pufmaizo eksudanta flavan substancon, kiun oni aludis poezie — kaj erarige — kiel “oran mergsaŭcon”. Mi donis al la ulo mian dudekdolaran bileton. Li transdonis al mi apunton de 37 cendoj.

Turnante min por ekdisdoni la nutraĵojn al mia filo kaj lia amiko, antaŭ ol komenci nian ekspedicion al Kinejo Sep, mi ekvidis Jujyfruit-skatolojn malantaŭ la fingropremita vitro.

“EK, Panjo! Ni denove maltrafos la parton, en kiu la araneoj tute surkrablas lin!” La voĉo ŝajnis mallaŭtiĝi dum hela, diverskolora skatolo rotaciis antaŭen en mia memoro kvazaŭ titoloj de Frank Capra: JUJYFRUITS!

~  ~  ~ 

Estis du monumentaj okazoj en la jaro 1969, kiuj vivos ĉiam en la analoj de mia menso. Du okazoj, kies signifon oni ne povas mezuri, ĉar ili ŝanĝis la tutan direkton de la historio mem: Homo efektivigis surluniĝon — kaj mi efektivigis rendevuon kun Jeffrey Wainright, Jr. Ne demandu min, kial — kaso de misindentigo, blinda momento, surprizo de karmo — sed iun someran tagon li efektive petis, ke mi iru al kinofilmo kun li.

Tiam ŝajnis, ke ĉiuj el la infanoj de mia najbarejo havas nomojn, kiuj taŭgas al iliaj vizaĝoj. Sally Smith estis tia knabino, kiun oni vidis multfoje kaj poste forgesis, kiu ŝi estis. Izzy Schwartz, mia apuda najbaro, aspektis kiel — nu, kiel TIEL (“Aĉe — IZOLU!” ni kutimis diri). Jeffrey Wainright, Jr. — la nomo taŭgis al li perfekte. Li estis perfekta kaj klera, viro rekte el la paĝoj de Veramaferaj Bildstrioj.

Jeffrey estis pura, neadulterita perfekteco de la pintoj de siaj tolŝuoj ĝis la supro de sia ora hararo. En la gimnazio oni elektis Jeffreyn “Plej verŝajna svenigi iun.” Akno sur la nazo de Jeffrey estis nur vario de la temo de perfekteco. Kiam Jeffrey akiris dent-agrafaron en la printempo de ’69, ni knabinoj sciis, ke tio estas nur perfekteco serĉanta sin mem, kiel Robert Redford tinkturus sian hararon pli blonda aŭ io tia.

Je tiu fatala, rendevua tago mi estis renkontonta lin ĉe la kinejo. La ĉielo estis iom pli blua, la suno estis iom pli brila, kaj la brizo, blovigante la ondegajn manikojn de mia preferata ruĝa bluzo de “Robert Hall”, estis pli dolĉa, ol mi povis rememori.

Mia ircelo — tiu sankta templo, kiu estis vidonta finon de mia infaneco kaj inaŭguronta miajn longatenditajn, ofte priflustrigatajn “Dekkelkajn Jarojn” — estis “La Bijou”. La Bijou — la bona malnova najbareja kinejo en la tagoj, antaŭ ol bazaroj ekaperis ĉie. La tagojn, kiam kinejoj estis pli grandaj, ol purigistaj ŝrankoj, kaj ekranoj estis pli grandaj, ol sofo-grandecaj pentraĵoj. La Bijou — kie infanoj estis infanoj kaj geadoleskantoj troviĝis en la malantaŭaj ses vicoj kvazaŭ envetura teatro minus la stiriloj.

Mi alvenis, antaŭ ol Jeffrey, kio donis al mi la okazon ŝprucigi iom da Kolonja akvo sur la pojnojn, el mia kriza monujograndeca sprajilo — kaj meti duon da spiromentoj en la buŝon. La manoj estis ŝvitaj sufiĉaj kreskigi forcejoplantojn.

Subite, tie li estis — figuro de vira magnetismo — plenigante la aeron, dum li pli proksimiĝis, kun aromo tiel freŝa, kiel malvarmeta marbrizo.

“He,” li diris, pere de lia speciala maniero.

Mi fandiĝis en linion apud li. Aĉetante mian bileton, mi rigardis lian brunkarmezinan surfotabulan ĉemizon kaj ĝinzon, kaj mi tuj sentis min timinde supervestita. Mi malbenis mian stultan jupon.

Ĉe la manĝetovendotablo li petis grandan trinkaĵon kaj pufmaizon.

“Ĉu vi deziras ion?”

“Jujyfruits estos bonaj,” mi diris dankeme.

Mi ne sciis tiam, ke mi estis ĵus komencinta malgajan ĉenon de eventoj, kiu estis kaŭzonta frakasitajn revojn kaj ŝokajn rivelojn.

Ni sidiĝis — konservativa elekto ĉe la bordo de geadoleskanta teritorio, ses vicoj malantaŭe. Dum la lumoj malsaltiĝis, mia fantazio komenciĝis… Tie mi estis, sidante en la mallumo apud Jeffrey Wainright, Jr. La knabinoj ne estis kredontaj ĉi tion!

Mi min komfortigis kaj ŝajnigis spekti la filmon, dum li forkonsumis sian pufmaizon kaj la ceteron da sia trinkaĵo, antaŭ ol la ekagnoskoj ruliĝis pretere. Li ekmanĝis la Jujyfruitson, konsidereme donante al mi ĉiujn la verdajn, kiam ili troviĝis.

Tiam, mezvoje tra la skatolo, la maleblo okazis. La malnova oscedorutino kaj lia brako estis ĉirkaŭ mi. Mi kontemplis la seriozecon de viro, kiu oferos sian porcion da la Jujyfruits por meti sian brakon ĉirkaŭ mian ŝultron. Tio sufiĉe frenezigis min!

Estas fojoj en la vivo de knabino, kiam ŝi devas cedi je intuicio. Kiam ulo estas kisonta ŝin estas unu el ili, kaj mia intuicio estas laŭta kaj klara. Mi povis senti ĝin en ĉiu fibro de mia estaĵo. Ĉi tio estis ĝi: la KISO!

Mi pretis. Mi volontis. Mi atendis. Malrapide, li turnis sin. Mi provis memori la artikolon pri “La Perfekta Lipofaldeto” en Geadoleskanta Konsileta Gazeto.

Tiam la fundo falis el mia tuta vivo.

JujyfruitsTurnante sin al mi, li ridetis. Kaj tie, kojniĝinte firme inter liaj frontaj dentoj kaj dent-agrafaro, ŝajnante esti almenaŭ la grandeca de keglopilko — verŝajne pli granda — estis granda, nigra, brila Jujyfruit.

Tio trafis min kvazaŭ pugno en la stomako. Mi subite vidis lin per la klara vido de realeco. Lia mano impresis humidaĉe sur mia ŝultro. Li odoris kiel marherbaĉo, kaj lia surfotabula ĉemizo aspektis eksmoda.  La akno sur lia nazo ekkreskis pli granda. Kaj lia dent-agrafaro reflektis blindigajn lumofaskojn de la ekranoj en ĉiu direkto, dum li sidis tie, malkonscie, kun tiu stulta “venu-ĉi-tien” rideto stukita sur la vizaĝo.

Tiu glima, interspacodenta rideto sur la vizaĝo de Jeffrey Wainright, Jr. senmoviĝis je tuta eterno en mia menso, daŭra simbolo de la fuŝulo ne prenita.

~  ~  ~ 

“Ek, Sinjorino Schwartz…ni devas IRI!” Izzy la Juna kaj lia amiko alportis min reen kun eksalto, kaj post ŝarĝinte iliajn brakojn, mi sekvis ambaŭ el ili, komencante nia serĉado por Kinejo Sep.

— Dorothy Colgan

* * * * * * * * * *

The stack of treats loomed large on the concession stand. Two root beers the size of small wastebaskets, three boxes of assorted candies, two foot-long hot dogs smothered in mustard, relish, catsup, and onions, one jumbo pickle, and two tubs of popcorn oozing with a yellow substance referred to poetically — and illusively — as “golden dip.” I gave the guy my twenty. He handed me 37 cents change.

As I turned to start doling out the rations to my son and his friend before beginning our safari for Cinema Seven, I caught a glimpse of Jujyfruit boxes behind the fingerprinted glass.

“Come ON, Mom! We’ll miss the part with the spiders crawling all over him again!” The voice seemed to fade as a bright, multi-colored box spun around and forward in my memory like Frank Capra headlines: JUJYFRUITS!

~  ~  ~

There were two monumental occurrences in 1969 that will live forever in the annals of my mind. Two events whose significance cannot be measured, as they changed the very course of history itself: A man landed on the moon — and I landed a date with Jeffrey Wainright, Jr. Don’t ask me why — a case of mistaken identity, a blind moment, a twist of karma — but one summer day he actually asked me to the movies.Manĝetoj

The kids in my neighborhood back then all seemed to have names that fit their faces. Sally Smith was the kind of kid you’d see over and over and forget who she was. Izzy Schwartz, my next door neighbor, looked like — well, like THAT (“Ick — what IZzy?” we used to say). Jeffrey Wainright, Jr. — the name suited him to a tee. He was perfect and polished, a man right out of the pages of True Romance Comics.

Jeffrey was pure, unadulterated perfection from the tips of his sneakers to the top of his golden hair. Back in the 8th grade Jeffrey had been voted “Most likely to make you go limp all over.” A zit on the nose of Jeffrey Wainright, Jr. was merely a variation on the theme of perfection. When Jeffrey got braces in the spring of ’69, we girls knew it was only perfection in search of itself, like Robert Redford dyeing his hair blonder or something.

On that fateful, dateful day I was to meet him at the movies. The sky was a little bluer, the sun was a little brighter, and the breeze that blew the billowing sleeves of my favorite red Robert Hall’s blouse was sweeter than I could recall.

My destination — that hallowed temple that would see an end to my childhood and usher in my long-awaited, oft-whispered-of “Teen Years” — was The Bijou. The Bijou — the good old neighborhood theater in the days before malls started sprawling all over. The days when theaters were bigger than janitorial closets and screens were larger than sofa-size paintings. The Bijou — where kids were kids and teens were found in the back six rows like a drive-in theater minus the steering wheels.

I arrived before Jeffrey, which gave me the chance to squirt a little cologne on my wrists from my emergency purse-size atomizer — and pop a pair of breath mints in my mouth. My hands were sweaty enough to grow hothouse plants.

Suddenly, there he was — a vision of masculine magnetism — filling the air, as he drew nearer, with an aroma as fresh as a cool sea breeze.

“Hey,” he said, with that special way of his.

I melted into line beside him. As I bought my ticket, I focused on his maroon surfer shirt and jeans, and immediately felt frightfully overdressed. I cursed my stupid skirt.

At the candy counter he ordered a large drink and some popcorn.

“You want somethin’?”

“Jujyfruits would be fine,” I said appreciatively.

Little did I realize then that I had just set into motion the grim chain of events that was to lead to shattered dreams and shocking revelations.

We took our seats — a conservative choice on the border of teen territory, six rows from the back. As the lights went out, my fantasy began… There I was, sitting in the dark next to Jeffrey Wainright, Jr. The girls were not going to believe this!

I settled in and pretended to watch the movie as he polished off his popcorn and the rest of his drink before the opening credits rolled by. He started in on the Jujyfruits, thoughtfully giving me all the green ones as they came up.

Then, halfway through the box, the impossible happened. The old yawn routine and his arm was around me. I contemplated the seriousness of a man who would sacrifice his share of the Jujyfruits to put his arm around my shoulder. It was enough to make me crazy!

Sour JujyfruitsThere are times in a girl’s life when she must bow to intuition. When a guy is going to kiss her is one of them, and my intuition was loud and clear. I could feel it in every fiber of my being. This was it: the KISS!

I was ready. I was willing. I was waiting. Slowly, he turned. I tried to remember the article on “The Perfect Pucker” in Teen Tips Magazine.

Then the bottom dropped out of my entire life.

As he turned toward me, he smiled. And there, wedged firmly between his front teeth and braces, looking to be at least the size of a bowling ball — maybe larger — was a big, black, shiny Jujyfruit.

It hit me like a fist in the stomach. I suddenly saw him with the clear vision of reality. His hand felt clammy on my shoulder. He smelled like seaweed, and his surfer shirt looked dated. The zit on his nose began to grow larger. And his braces, picking up a reflection from the silver screen, shot blinding shafts of light in every direction as he sat there, unawares, with that stupid “come hither” smile plastered on his face.

That gleaming, gap-toothed grin on the face of Jeffrey Wainright, Jr. froze for all eternity in my mind, a lasting symbol of the nerd not taken.

~  ~  ~

“Come on, Mrs. Schwartz…we gotta GO!” Izzy Jr. and his friend brought me back with a start, and after loading their arms, I followed both of them as we started our quest for Cinema Seven.

— Dorothy Colgan

Traduka Ekzerco / Translation Exercise 15

Novembro 3, 2009 je 02:07 | Blogis en Esperanto | 4 komentoj

Maljunulo

Leciono XXVIII el la libro A Complete Grammar of Esperanto de Ivy kellerman, 1910

Esperanto-Traduko / Esperanto Translation

Nia avo estas maljuna viro. Li ne estas tre forta kaj ne povas fari longajn promenojn. Kvankam li kaj la avino loĝas ĉe ni ekde Februaro, li ne konas tre multajn el la najboroj aŭ de la aliaj personoj logantaj apude. La mejlo inter nia domo kaj la preĝejo nun ŝajnas longa al li. Li preferas sidi kviete en la domo aŭ sur la verando kaj legi preskaŭ la tutan tagon. Li estas tre afabla kaj povas rakonti treege interesajn rakontojn pri la venkojn kaj malvenkojn okazintajn antaŭ multaj jaroj, kiam li estis soldato en la Usona Enlanda Milito. Tiaj aferoj estas malbonaj, mi opinias, kaj mi ĝojas, ke tiaj bataloj ne okazas nun. La avo havas longan blankan barbon kaj multe da blanka hararo. Estas tre interese aŭdi liajn rakontojn, kaj ankaŭ rekte rigardi lin rakontantan ilin. Li rakontas tiajn rakontojn kun granda plezuro. La avino havas bluajn okulojn, ruĝajn vangojn kaj molajn blankajn buklojn. Ŝi parolas malrapide, per dolĉa voĉo, kaj estas tre pacienca. Hodiaŭ ŝi diris al mi: “Bonan matenon, karulo. Mi perdis miajn okulvitrojn. Ĉu vi serĉos ilin por mi?” Mi kapjesis kaj baldaŭ trovis la okulvitrojn. Vespere, plaĉas al la avino triki antaŭ la kameno, dum la avo voĉlegas libron al la familio. En la somero, la avino instruis nin hermitikigi la freŝajn legomojn el nia ĝardeno. Ni tre ĝojas, ke la geavoj loĝas ĉe ni, ĉar tio estas tre agrabla.

* * * * * * * * * *

Lesson XXVIII from the book A Complete Grammar of Esperanto by Ivy Kellerman, 1910

Originala Angla Versio / Original English Version

Our grandfather is an old man. He is not very strong and cannot take long walks. The mile between our house and the church now seems long to him. Although he and Grandmother have lived with us since February, he does not know a great many of the neighbors or of the other persons living near. He prefers to sit quietly in the house or on the veranda and read nearly all day long. He is very amiable and can tell exceedingly interesting stories about the victories and defeats that happened many years ago, when he was a soldier in the Civil War. Such things are wicked, I think, and I am very glad that such battles do not happen now. Grandfather has a long white beard and much white hair. It is very interesting to hear his stories, and also to look directly at him while he is telling them. He tells such stories with great pleasure. Grandmother has blue eyes, red cheeks, and soft white curls. She speaks slowly, with a sweet voice, and is very patient. Today she said to me, “Good morning, my dear, I have lost my spectacles. Will you look for them for me?” I nodded and soon found the spectacles. In the evenings, Grandmother likes to knit in front of the fireplace, while Grandfather reads a book aloud to the family. In the summer, Grandmother taught us how to can the fresh vegetables from our garden. We are very happy that our grandparents are living with us because it is very pleasant.

Nova Rara Aglido en Miamo / A New Rare Baby Eagle in Miami

Oktobro 31, 2009 je 01:11 | Blogis en Esperanto | 4 komentoj

La pasintan monaton la bestoĝardeno Metro en Miamo, Florido, iĝis la dua Usona bestoĝardeno iam bredinta Amerikan Agloharpion. Ĉar aglido-mortokvantoj estas altaj, la bestoĝardeno atendis ĝis tiu ĉi semajno anonci la naskon, sed feliĉe la aglido bone fartas. La sekso de la aglido estas nekonata, ĉar la bestoĝardeno-personaro ne povas tro alproksimiĝi al la aglido. Kiam la personaro aliris la aglidon, “la patrino tre protektemiĝas, malfermas siajn flugilojn kaj tuj kovras la aglidon. Tiam ŝi ekblekas … ŭee, ŭee, ŭee! Kaj kiam birdo havas ungegojn tiel grandajn, kiel la piedoj de griza urso, oni atentas,” klarigis la bestoĝardeno-proparolanto.

* * * * * * * * * *

Aglido 2

Aglido 1

Aglo kaj aglido

* * * * * * * * * *

Last month Florida’s Miami MetroZoo became the second zoo in the United States ever to breed a rare Harpy Eagle. Since baby eagle mortality rates are high, the zoo waited until this week to announce the birth, but happily the baby eagle is in great shape. The chick’s gender is unknown as zoo staff cannot get too close. When keepers approach the chick, “the mother gets very defensive, opens her wings and covers the chick right away. Then she starts squealing … whee, whee, whee! And when a bird has talons the size of a grizzly bear’s paws, you pay attention,” explained the zoo spokesman.

Traduka Ekzerco / Translation Exercise 14

Oktobro 28, 2009 je 00:13 | Blogis en Esperanto | 4 komentoj
Roberto Bruso / Robert the Bruce

Roberto Bruso / Robert the Bruce

Leciono XXVII el la libro A Complete Grammar of Esperanto de Ivy Kellerman, 1910

Esperanto-Traduko / Esperanto Translation

Estas interesa rakonto pri Roberto Bruso, reĝo antaŭ multaj jaroj en Skotlando. Kvankam liaj malamikoj venkis lin multfoje, li fine venkis ilin en Skotlando, ĉar li estis pacienca kaj tre kuraĝa. Iun tagon, li estis sidanta en granda ĉevalejo, por kaŝi sin, kaj por rigardi rekte de ĝia tegmento la soldataron de la malamikoj. Je la fino de la tago, li rimarkis araneon rampantan supren sur la muro. La araneo falis subite en la polvon kaj kuŝis ĉe la piedoj de la reĝo, sed baldaŭ ĝi ekrampis supren. “Kien ĝi volas iri?” diris la reĝo al si. “Kian paciencon ĝi elmontras! Ĝi estas rampinta supren kaj estas falinta malsupren tre multajn fojojn.” Fine, tamen, la araneo sukcesis kaj rampis supren al la plafono. La reĝo diris, ke li estas lerninta lecionon pro la pacienca araneo. Li diris: “Kvankam la malamikoj estas venkintaj multfoje, ĉar ili havas pli grandan nombron da soldatoj, mi fine sukcesos kontraŭ ili.” Baldaŭ fariĝis, ke la vento blovis fortege, kaj pluvoŝtormo okazis. La ekblovigo skuis la foliarojn sur la arboj kaj forrompis multajn malgrandajn branĉojn. Tiam soldataro kuris rekte al la ĉevalejo, kaj Roberto Bruso tre timis, ke li trovos lin. Sed ili nur ŝtelis la ĉevalojn tie kaj forrajdis. La sekvintan tagon, Roberto Bruso eklaboregis kontraŭ siaj malamikoj. Post mallonga tempo, li bone sukcesis kaj venkis la malamikojn en granda venko ĉe Bannockburn.

* * * * * * * * * *

Lesson XXVII from the book A Complete Grammar of Esperanto by Ivy Kellerman, 1910

Originala Angla Versio / Original English Version

There is an interesting story about Robert the Bruce, a king many years ago in Scotland. Although his enemies conquered him many times, he finally conquered them in Scotland, because he was patient and very courageous. One day, he was sitting in a large stable, to hide himself, and also in order to look directly from its roof at the soldiery of the enemy. At the end of the day, he noticed a spider crawling up the wall. The spider fell suddenly into the dust and lay at the king’s feet, but soon began to crawl up. “Where does it wish to go?” said the king to himself. “What patience it shows! It has crawled up and fallen down a great many times.” Finally, however, the spider succeeded and crawled up to the ceiling. The king said that he had learned a lesson from the patient spider. He said, “Although the enemy have conquered many times, because they have a larger number of soldiers, I shall finally succeed against them.” Soon it happened that the wind blew violently, and a rainstorm occurred. The blast shook the foliage on the trees and broke away many small branches. Then a group of soldiers ran right toward the stable, and Robert the Bruce was much afraid that they would find him. But they merely stole the horses there and rode away. The next day, Robert the Bruce began to work very hard against his enemies. After a short time, he well succeeded and conquered the enemy in a great victory at Bannockburn.

Traduko Ekzerco / Translation Exercise 13

Oktobro 25, 2009 je 00:04 | Blogis en Esperanto | 5 komentoj

Leciono XXVI el la libro A Complete Grammar of Esperanto de Ivy Kellerman, 1910

Esperanto-Traduko / Esperanto Translation

Dum ni estis piedirantaj hejmen de la lernejo hieraŭ, pluvis tre subite. Kia pluvego estis! Ni estis parolantaj pri la lecionoj pri geometrio kaj rigardantaj ĉi tiujn librojn pri la Germana lingvo, do ni ne vidis la nubojn sur la ĉielo. Nu, ni forgesis pri ekzamenoj kaj ekscivolis, kien iri. Ni ne sciis, ĉu ni havos sufiĉe da tempo por kuri eĉ al la domo de la avo, antaŭ ol pluvos. Multaj paperoj falis el niaj libroj, kaj la vento kaptis ilin. La vento forpelis ilin de ni, kaj ili ŝajnis danci ĉirkaŭen en la aero. Tamen, ni facile kaptis kaj kolektis ilin, kaj tiam ni kuris antaŭen. Subite tondris lautege, kaj ni vidis brilan fulmon sur la ĉielo. Ni preskaŭ fermis la okulojn pro la fulmo. Grandegaj gutoj da pluvo falis peze kaj frapis la polvon fortege. La aero estis peza kaj kvieta tiam, kaj la pluvoŝtormo tuj sekvis la malmultajn gutojn da pluvo. Ni rapidis trans la straton kaj kuris pli kaj pli rapide. Ni lacegis, kaj niaj vestoj estis treege malsekaj, antaŭ ol ni estis en la domo. La pluvo estis falanta de la tegmento, sed ni kuris tra ĝi kaj frapis sur la pordo. Ni ripozis kelke da tempo ĉi tie, antaŭ ol iri hejmen.

* * * * * * * * * *

Pluvo

* * * * * * * * * *

Lesson XXVI from the book A Complete Grammar of Esperanto by Ivy Kellerman, 1910

Originala Angla Versio / Original English Version

While we were walking home from school yesterday, it rained very suddenly. What a rainstorm it was! We were talking about the lessons in geometry and were looking at these books about the German language, so we did not see the clouds in the sky. Well, we forgot about examinations and began to wonder where to go. We did not know whether we had enough time to run even to Grandfather’s house before it would rain. Many papers fell out of our books, and the wind caught them. The wind chased them away from us, and they seemed to dance around in the air. However, we easily caught and gathered them, and then we ran forward. Suddenly it thundered very loudly, and we saw the brilliant lightning in the sky. We almost closed our eyes for the lightning. Huge drops of rain fell heavily and struck the dust violently. The air was heavy and still then, and the storm immediately followed the few drops of rain. We hastened across the street and ran faster and faster. We were exhausted, and our clothes were exceedingly wet before we were in the house. The rain was dropping from the roof, but we ran through it and knocked on the door. We rested some time here, before going home.

Kannitverstan

Oktobro 22, 2009 je 00:17 | Blogis en Esperanto | 5 komentoj

Hansi volis vidi iom da la mondo; tamen, li ne havis multe da mono kaj ne elportis la koston de vojaĝo malproksime. La vilaĝo, en kiu li loĝis, ne estis proksime de Nederlando. Tial, li devis vojaĝi tra Nederlando, kiam li ekvojaĝis.

En nederlanda kamparo, Hansi haltis antaŭ grandioza konstruaĵo kaj demandis viron: “Ĉu mi rajtas demandi, al kiu apartenas ĉi tiu kastelo?”

“Kannitverstan,” respondis la nederlandano.

Hansi dankis lin kaj foriris. Poste li venis al bela parko. Denove li demandis viron: “Ĉu vi dirus al mi, al kiu apartenas ĉi tiu parko?”

“Kannitverstan,” estis la respondo.

Hansi kapjesis kaj foriris.

Fine, li devis veturi hejmen per trajno. Li ekiris al la stacidomo, kiam li vidis grandan funebran procesion. Scivole li turnis sin al viro, sed ĉi tiu viro kapneis, antaŭ ol Hansi povis paroli, signifante, ke li ne volis paroli, ĝis la funebra procesio preteriris. Poste, Hansi estis permisata demandi: “Kiu mortis?”

“Kannitverstan,” respondis la nederlandano.

“Ho, mi bedaŭras,” diris Hansi. “Tiu grandioza kastelo, tiu bela parko — ŝajnas, ke ĉio apartenis al tiu riĉa Sinjoro Kannitverstan, kaj nun li estas morta!”

Hansi ne sciis, ke la nederlanda vorto “kannitverstan” signifas “mi ne komprenas”.

* * * * * * * * * *

Huize Ruurlo Kastelo, Nederlando

* * * * * * * * * *

Hansi wanted to see something of the world; however, he didn’t have much money and couldn’t afford to travel far. The village in which he lived was not far from the Netherlands. Therefore, he had to travel through the Netherlands when he began his trip.

In the Dutch countryside, Hansi stopped in front of a splendid building and asked a man, “May I ask, whom does this castle belong to?”

“Kannitverstan,” answered the Dutchman.

Hansi thanked him and went on his way. Later he came to a beautiful park. Again he asked a man, “Could you tell me whom this park belongs to?”

“Kannitverstan,” was the answer.

Hansi nodded his head and moved on.

Finally, he needed to take the train back home. He was just about to go to the station when he saw a large funeral procession. Curious, he turned to a man, but this man shook his head before Hansi could speak, indicating he didn’t want to talk until the funeral procession had gone by. Afterwards, Hansi was permitted to ask, “Who died?”

“Kannitverstan,” answered the Dutchman.

“Oh, I’m sorry,” said Hansi. “That magnificent castle, that beautiful park — it seems that everything belonged to that rich Mr. Kannitverstan, and now he’s dead!”

Hansi didn’t know that the Dutch word “kannitverstan” means “I can’t understand.”

Traduko Ekzerco / Translation Exercise 12

Oktobro 19, 2009 je 11:15 | Blogis en Esperanto | 3 komentoj

Leciono XIII el la libro A Complete Grammar of Esperanto de Ivy Kellerman, 1910

Esperanto-Traduko / Esperanto Translation

Hodiaŭ mi iros al la vilaĝo kun mia pli juna fratino. Ni volas aĉeti kelke da ovoj, legomoj kaj fruktoj por Patrino. Patrino preferas resti hejme, ĉar pluvas. Pluvis je ĵaŭdo kaj vendredo, sed hodiaŭ ne pluvas tre multe. La aero estas varma kaj agrabla, kaj ni portos ombrelojn kun ni. Ni aĉetos kelke da freŝaj pizoj, kelkajn melongenojn, maldolĉapastan panon, skatolon da fragoj kaj plurajn funtojn da sukero. Tiel, ni havos sufiĉe por la manĝoj de sabato kaj dimanĉo. Mi scivolas, ĉu ni vidos asparagon kaj brasikon sur la tabloj aŭ en la bareloj. Kvankam mi ne ofte manĝas tiajn legomojn, Patro kaj Patrino multe ŝatas kaj brasikon kaj asparagon. Ni aĉetos ankaŭ sufiĉe da lakto por pluraj glasoj da lakto, kaj ni bezonos multe da kremo por la fragoj. Ŝajnas, ke ni aĉetos tiel nombron da legomoj, ke ni ne povos porti ilin.

Dum ni staris apud la pordo, pretaj por iri al la vilaĝo, ni aŭdis laŭtan voĉon. Infano staris sur la strato, plorante. Li volis iri kun sia patrino por viziti kelkajn amikojn. Mi supozas, ke bruo sur la strato vekis lin, kaj li ne volis resti en sia lito.

* * * * * * * * * *

Fruktstando

* * * * * * * * * *

Lesson XIII from the book A Complete Grammar of Esperanto by Ivy Kellerman, 1910

Originala Angla Versio / Original English Version

I shall go to the village today with my younger sister. We wish to buy some eggs, vegetables, and fruit for Mother. Mother prefers to remain in the house, because it is raining. It rained on Thursday and Friday, but today it is not raining very much. The air is warm and pleasant, and we shall carry umbrellas with us. We shall buy some fresh peas, a few eggplants, a loaf of sourdough bread, a box of strawberries, and several pounds of sugar. Thus, we shall have enough for the meals of Saturday and Sunday. I wonder whether we shall see asparagus and cabbage on the tables or in the barrels. Although I do not often eat such vegetables, Father and Mother are very fond of both cabbage and asparagus. We shall also buy enough milk for several glasses of milk, and we shall need much cream for the strawberries. It seems that we shall buy such a number of vegetables that we cannot carry them.

While we were standing near the door, ready to go toward the village, we heard a loud voice. A child was standing in the street, crying. He wished to go with his mother to visit some friends. I suppose that a noise on the street waked him, and he did not wish to remain in his bed.

Bato por Bato / Tit for Tat

Oktobro 17, 2009 je 00:39 | Blogis en Esperanto | 7 komentoj

Ŝipestro estis tre serioza kaj preciza viro, kiu ne havis senson de humuro; tial, oni ne tre ŝatis lin. Iun varman vesperon estis amuza festo en la ŝipo. La maristoj manĝis, drinkis kaj kantis, kaj baldaŭ ĉiuj estis ebriaj kaj amuziĝis. La sekvan tagon, la ŝipestro havis grandan libron en la mano; ĝi estis la ŝiplibro. En ĝi li skribis: “Hieraŭ nokte la direktilisto estis ebria.”

Nu, la direktilisto estis diligenta viro. Li fieris pri sia konscienca servado. Legante tion, kion la ŝipestro skribis en la ŝiplibro, li malfeliĉis. Li iris tuj al la ŝipestro kaj petis, ke li ŝanĝu la frazon.

“Mi ne povas fari ŝanĝojn,” diris la ŝipestro.

“Sed, kapitano, pripensu mian bonan reputacion. Mi ne estis antaŭe ebria kaj mi ne estos denove. Mi faras ĉiujn miajn ĉiutagajn devojn konscience. Krome, tio okazis dum mia libertempo.”

La ŝipestro kapneis. “Vi ebriiĝis hieraŭ nokte kun viaj amikoj. Mi ne povas ŝanĝi la frazon. La registro restu tia, kia ĝi estas!”

Je la vespero, la direktilisto devis vaĉi. Li eniris la ĉambreton de la ŝipestro. Granda libro kuŝis sur la tablo; ja, ĝi estis la ŝiplibro. La direktilisto malfermis la libron kaj prenis plumon per la mano. Malrapide kaj zorge li skribis mallongan frazon. Tiam li fermis la libron kaj eliris el la ĉambreto.

La sekvan matenon, kiam la ŝipestro rigardis en la libro, li mirege legis: “Hieraŭ nokte la kapitano estis sobra.”

* * * * * * * * * *

Ŝipo

* * * * * * * * * *

The captain of a ship was a very serious and precise man who didn’t have a sense of humor; therefore, he was not very well liked. One warm evening there was a fun party on board. The sailors ate, drank, and sang, and soon everyone was drunk and having a good time. The next day, the captain had a large book in his hand; it was the logbook. In it he wrote, “Last night the helmsman was drunk.”

Now, the helmsman was an industrious man. He was proud of his conscientious service. When he read what the captain had written in the logbook, he was unhappy. He went immediately to the captain and asked him to change the sentence.

“I cannot make any changes,” said the captain.

“But, captain, think of my good reputation. I have never been drunk before and I will never be again. I do all my daily duties conscientiously. Besides, it happened during my free time.”

The captain shook his head. “You were drunk last night with your friends. I cannot change the sentence. The entry remains as is!”

In the evening, the helmsman had watch duty. He went into the captain’s cabin. A large book lay on the table; indeed, it was the logbook. The helmsman opened the book and took a pen in his hand. Slowly and carefully he wrote a short sentence. Then he closed the book and left the cabin.

The next morning, when the captain looked in the book, he read to his great astonishment: “Last night the captain was sober.”

Kiel Ŝi Amis Lin? / How Did She Love Him?

Oktobro 14, 2009 je 17:54 | Blogis en Esperanto | 6 komentoj
Elizabeth Barrett Browning (1806 - 1861)

Elizabeth Barrett Browning (1806 - 1861)

En la jaro 1845 en Londono, Anglio, populara poeto Elizabeth Barrett ricevis dolĉan leteron de alia juna poeto nomita Robert Browning. Pere de ĝi, li dankis ŝin pro tio, ke ŝi menciis lian verkon en sia freŝdate eldonita libro. Tiam ŝi estis pli konata, ol li. Li volis renkonti ŝin persone, sed ŝi havis malbonan sanon kaj ne lasis lin veni al ŝia hejmo.

La du ne povus esti pli malsamaj. Li estis vigla 32-jaraĝa viro loĝanta en Londona suburbo kun amantaj gepatroj kaj fratino. Ŝi estis 38-jaraĝa invalido loĝanta kun sia tirana vidva patro kaj multaj plenaĝaj gefiloj. Pro sia tre malbona sano, ŝi malofte eliris el sia dormĉambro kaj neniam povis eliri el la domo. Ŝi estis kelkfoje vizitata de amikinoj aŭ viraj parencoj, sed ĉiam en sia hejmo. Ŝia tuta “ekstera” mondo konsistis por ŝi el leteroj al kaj de amikoj kaj parencoj kaj el poezia verkado.

Sed ŝi deziris konsilon pri plibonigi sian verkon, kaj ŝi admiris la verkon de Browning. Tial, ŝi respondis al lia unua letero kaj petis, ke li ree skribu al ŝi kaj kritiku ŝian verkon. Sekve komencis unu el la plej famaj interŝanĝoj de amleteroj en la literatura historio. Post pluraj monatoj kaj dekoj da leteroj, ŝi fine lasis lin viziti ŝin. Estis, kompreneble, la amo unuavide, (fakte, estis eble “la amo unualetere.”)

Eĉ dum Browning estis ofta vizitanto (malmultajn horojn unu aŭ dufoje ĉiusemajne), ili skribadis longajn babilajn leterojn almenaŭ ĉiutage kaj ofte pli ol unufoje en tago. Kelkaj el la leteroj estis tuj skribataj, post kiam ili foriris de unu la alia. Neeviteble, post tre mallonga tempo, li urĝis, ke ŝi edziniĝu kun li. Ŝia patro estis ne permesota tion, kaj, laŭ tiu epoko, virino ne kutime edziniĝis sen la konsento de sia patro. Ŝi diradis al Browning, ke ŝi malbone fartas. Sed, mirakle, ŝi ekfortiĝis. Baldaŭ ŝi povis fari promenadojn ekstere aŭ viziti famajn Londonajn lokojn kun siaj fratinoj. Fine, ŝi akordis, ke ŝi ne povas vivi sen Browning, nek li sen ŝi.

Ili renkontiĝis iun tagon en la jaro 1846 ĉe la preĝejo St. Marylebone kaj sekrete geedziĝis, kaj tuj poste ŝi reiris hejmen. Post kelkaj tagoj, ŝi kaŝelportis kelke da pakaĵoj el sia domo per helpo de sia nemalhavebla servistino, Wilson, kaj ŝi forlasis hemjon kun sia hundo kaj kun Wilson la sekvontan matenon, antaŭ ol la familio ellitiĝis. La nun-geedziĝintaj Browningoj ekvojaĝis al Italio, kie ili loĝis feliĉe dum la cetero de la vivo de Elizabeth, kaj ili havis filon, Robert Wiedemann Barrett Browning (kromnome Pen), kiu poste iĝis farbisto.

Iliaj belaj leteroj ĉesis tiam, kiam ili iris al Italio, sed estas ankoraŭ publike haveblaj. Pen ŝparis ilin kaj numeris ilin laŭ ilia verkita sekvenco, ĝuste kiel Browning konservis ilin, ligitaj per rubando ĉiujn tiujn jarojn.

Post 15 jaroj de feliĉa geedzeco en Italio, ŝia mistera pulmomalsano pli malboniĝis kaj, triste, ŝi ekmalsanis kaj mortis. Kiel ŝi mortis? Tiel, kiel ĉiu amanto deziru, trankvile en la brakoj de Browning. Browning vivis multajn jarojn post tio, kvankam li ne reedziĝis.

Unu el ŝiaj plej famaj poemoj, skribita al Browning dum li amindumis ŝin, komenciĝas: “Kiel mi amas cin? Mi nombru la manierojn.” Laŭ mi, la nombro da manieroj, kiel ŝi amis lin, oni pruvis esti infinita.

* * * * * * * * * *

Robert Browning (1812 - 1889)

Robert Browning (1812 - 1889)

In 1845 in London, England, popular poet Elizabeth Barrett received a sweet letter from another young poet named Robert Browning. In it, he thanked her for mentioning his work in a book she had just had published. At the time, she was the better-known of the two. He wanted to meet her in person, but she pleaded ill health and wouldn’t allow him to come to her home.

The two could not have been more different. He was a vigorous 32-year-old man living in a London suburb with loving parents and a sister. She was a 38-year-old invalid living with her tyrannical widowed father and many grown siblings. Because of her very poor health, she seldom was able to leave her bedroom and never ever was able to leave the house. She was visited occasionally by women friends or male relatives, but always in her home. All her “outside” world consisted for her of letters to and from friends and relatives and in writing poetry.

But she wanted advice about improving her work and she admired Browning’s work. So she responded to his first letter and asked him to write her again and to critique her work. Thus began one of the most famous exchanges of love letters in literary history. It took several months and many dozens of letters, but she eventually allowed him to call on her. It was, of course, love at first sight (in fact, it may already have been “love at first letter.”)

Even after Browning became a regular visitor (a couple of hours once or twice a week), they continued to write lengthy chatty letters at least daily and often more than once a day. Some of the letters were written immediately after they had parted from one another. Inevitably, after a very short while, he urged her to marry him. Her father wouldn’t permit it, and, in that era, a woman didn’t usually marry without her father’s consent. To Browning, she continued to plead ill health. But, miraculously, she began to be stronger. Soon she could take walks outside or visit famous London landmarks with her sisters. Ultimately, she agreed that she couldn’t live without Browning, nor he without her.

They met one day in 1846 at St. Marylebone Church and were secretly married, immediately after which she returned home. A few days later, she smuggled some luggage out of her home with the help of her indispensable maid, Wilson, and she left home with her dog and with Wilson the next morning before the family arose. The now-married Brownings departed for Italy, where they lived happily for the remainder of Elizabeth’s life, even having a son, Robert Wiedemann Barrett Browning (nicknamed Pen), who later became a painter.

Their beautiful letters cease at the time they went to Italy but are still available to the public, saved by Pen, numbered in the order written, just as Browning had kept them, tied up in a ribbon all those years. 

After 15 years of happy marriage in Italy, her mysterious lung ailment worsened and, sadly, she fell ill and died. How did she die? As every lover must wish, peacefully in Browning’s arms. Browning lived many years thereafter, although he never remarried.

One of her most famous poems, written to Browning while he was courting her, begins, “How do I love thee? Let me count the ways.” I believe the number of ways she loved him proved to be infinite.

Traduka Ekzerco / Translation Exercise 11

Oktobro 12, 2009 je 13:52 | Blogis en Esperanto | 4 komentoj

Leono

Ekzerco 12-4 el la libro Practice Makes Perfect: Complete Spanish Grammar, paĝo 127

Esperanto-Traduko / Esperanto Translation

Lastminutaj novaĵoj! Aŭton kun stranga pasaĝero malkovris oni sur la strato Bjalistoko. Leonon sur la malantaŭa benko vidis oni. La aŭtoritatulojn oni vokis tuj. La veturigisto estis retenita de la polico. La aŭto estis veturigita de mistera virino kies identeco estas ankoraŭ nekonata. La virinon kaj la leonon oni fine identigis kiel membroj de la cirko Bonvolo. Kiam oni intervjuis ŝin, la ekstravaganca virino prezentis sian leonon, Bebo. La misterovirino donis multe da informo al la raportistaro. Oni konigis, ke Bebo portas rimenon kun diamontoj. La okazon oni konsideras reklamtruko.

* * * * * * * * * *

Exercise 12-4 from the book Practice Makes Perfect: Complete Spanish Grammar, page 127

Originala Angla Versio / Original English Version

Last-minute news! A car with a peculiar passenger was discovered on Białystok Street. A lion was seen in the back seat. The authorities were called immediately. The driver was detained by the police. The car was driven by a mysterious woman whose identity is still unknown. The woman and the lion were finally identified as members of the Good Will Circus. When she was interviewed, the extravagant woman introduced her lion, Baby. The mystery woman offered a lot of information to the press. It was revealed that Baby wears a leash with diamonds. The incident has been considered a publicity stunt.

« La antaŭa paĝoLa sekva paĝo »

Create a free website or blog at WordPress.com.
Entries kaj komentoj feeds.