Pri Mi / About Me

Mi nomiĝas Paŭla kaj mi eklernis Esperanton en Aŭgusto 2009. Mi volas verki blogon en Esperanto por ekzerci min, kaj mi esperas, ke ĝi plaĉos al vi.

Mi naskiĝis en la jaro 1966 en suna suda Kalifornio en Usono. Mi loĝas ankoraŭ en suda Kalifornio kun la mirinda edzo kaj niaj tri hundoj. Miaj ŝatokupoj estas trikado kaj kroĉetado, studi Esperanton kaj la hispanan kaj pafi argilajn celtabulojn.

Bonvolu skribi al mi, se vi havas sugestojn aŭ komentojn pri mia blogo, aŭ se vi vidas erarojn en mia Esperanto. Plaĉus al mi ricevi vian retpoŝton. Kontaktu min se vi volus babili esperante aŭ hispane kun mi per Skype.

Vizitu mian ipernity paĝon por vidi pli da fotoj.

* * * * * * * * * *

Saluton

* * * * * * * * * *

My name is Paula and I started learning Esperanto in August 2009. I want to write a blog in Esperanto for practice, and I hope that you will like it.

I was born in 1966 in sunny southern California in the United States. I still live in southern California with my wonderful husband and our three dogs. My hobbies are knitting and crocheting, studying Esperanto and Spanish, and shooting clay targets.

Please email me if you have any suggestions or comments about my blog, or if you see any errors in my Esperanto. I would enjoy receiving your email. Contact me if you would like to chat with me via Skype in either Esperanto or Spanish.

Visit my ipernity page to see more photos.

 

Paula

 

54 Komentoj »

RSS feed for comments on this post. TrackBack URI

  1. Hi Honey, mi amas vin. You’re the best wife in the world.

    • Kaj mi amas vin. Vi ankaŭ estas la plej bona edzo en la tuta mondo.🙂

      I love you, too. You’re also the best husband in the whole world.🙂

  2. Saluton Paula!

    Mi gratulas kaj komplimentas vin pro via blogo! Mi esperas ke ni plie interkonatiĝos en la babilejo de Lernu!

    Amike!

    Tobias (Bert)

    • Dankon, Tobias. Mi vidos vin en la babilejo de Lernu!🙂

      Thank you, Tobias. I’ll see you in the chatroom at Lernu!🙂

  3. Saluton kara Paŭla,

    Vi jam lerte skribas esperanton.
    Dankon por via blogo.
    Mi proponas al vi viziti la retejon Ipernity kie vi povas krei blogon proponi fotojn, videojn….kaj jam estas agrabla esperanta komunumo….

    Amike Alain el Francio.

    • Dankon pro via vizito ĉe mia blogo.🙂

      Thank you for visiting my blog.🙂

  4. Saluton Paula,

    Mi admiras vin pri via entuziasmo por lerni Esperanton.

    Ankaŭ mi estas nova Esperantisto. Mi lernas la lingvon ekde oktobro de la lasta jaro.

    Mi nun planas, ke ankaŭ mi komencos blogon kaj skribos Esperante tie.

    Amike,
    Kaichi el Japanio

    • Dankon pro via kuraĝigo!🙂

      Thank you for your encouragement.🙂

  5. Bela blogo, dankon!

    (La pluvobildo de la blogaĵo de la 25a de oktobro plaĉis ankaŭ al mia 11-jara filino, Rahelo, kaj mi dankas vin ankaŭ ŝianome!🙂 )

    Giri RAO
    Hajderabado
    Barato
    http://giridhar.ipernity.com (Eo)
    http://bolii.blogspot.com (En)

    • Mi ĝojas, ke ankaŭ via filino legas mian blogon.🙂

      I’m happy that your daughter also reads my blog.🙂

  6. Saluton Paula, vi havas tre belan blogon. Mi komencis lerni esperanton en januaro ĉi-jare.

    • Dankon. Plaĉas al mi verki blogon en Esperanto.🙂 Esperanto estas tre bela lingvo.

      Thank you. I like writing a blog in Esperanto.🙂 Esperanto is a very beautiful language.

  7. Saluton kara Paula,
    Mi hazarde trovis vian blogon kaj mi vere ĝuis ĝin.
    Mi loĝas en San Diego kaj estras la lokan klubon.
    En kiu urbo vi loĝas? Mi vizitos la urbon Escondido sabate, kaze ke vi ŝatus kunkafumi.
    Voku min!
    Antauen!
    Mar🙂

    • Saluton, Mar!

      Tre plaĉas al mi, ke vi vizitis mian blogon. Mi loĝas en Lake Elsinore. Bedaŭrinde tio estas sufiĉe malproksime de Escondido. San Diego estas tre bela urbo. La edzo kaj mi ŝatas iri al la bestoĝardeno San Diego ofte.

      I’m very pleased that you visited my blog. I live in Lake Elsinore. Unfortunately, that’s pretty far from Escondido. San Diego is a really lovely city. My husband and I like to go to the San Diego Zoo often.

  8. Your blog is fantastic, sweetie. You’re one of the four greatest daughters in the world.

  9. Miajn elkorajn bondezirojn al Vi kaj Via edzo! @}-,—

    • Koran dankon. Same al vi!🙂

      Thank you very much. Same to you!🙂

  10. Kara Paŭla:
    Via blogo estas bona legaĵo por filozofo.
    Plaĉos al mi legi pli kaj pli da via verkaĵo. Mi esperas ke vi povos fojfoje kontribui artikolojn al “Esperanto-USA”, ĉar vi jam verkas belstile post nur mallonga dediĉo al la internacia lingvo.
    Mi esperas ke vi iam vojaĝos eksterlanden per E-o.
    Amike kaj filozofe salutas vin
    Georgo

    • Koran dankon pro la afablaj komentoj pri mia blogo. Tre plaĉis al mi La Pasporto al la Tuta Mondo.🙂

      Thank you very much for the kind comments about my blog. I really liked La Pasporto al la Tuta Mondo.🙂

    • Ĉu eble nia konata amiko George C. Roberts ?🙂

      • Ne, Pietro. Ĉi tiu Georgo estas aktoro Miko Sloper en la video La Pasporto al la Tuta Mondo.

        No, Pietro. This Georgo is actor Miko Sloper in the video The Passport to the Whole World.

  11. Paula,
    Via paĝo estas vera donaĉo al esperantistoj kiuj legas ĝin. Mi dankas kaj gratulas vin…. Plezure mi konis vin babilante. Ĉion bonan al vi, edzon, hundoj kaj katoj.
    Luiz

  12. Estis tre bone babili kun vi ĉe Chatonic. Vi parolas tre bone! Dankon!
    That was the first time that I actually spoke with an Esperantist. Thank you so much!

    • La plezuro estis tute la mia. Ni ambaŭ lernos pro Ĉatonik.🙂

      The pleasure was all mine. We will both learn because of Chatonic.🙂

  13. Saluton Paula, mi feliĉas ke mi trovis vian blogon. Mi eklernis esperanton antaŭ 2 jaroj sed mi paŭzadis, do mi ne progresas tiel rapide kiel vi progresas. Ĉu vi havas facebookan konton?

    Amike el indonezio

    • Saluton, amiko!

      Dankon pro la afabla komento. Mi ne havas Facebookan konton.

      Thank you for the kind comment. I don’t have a Facebook account.

  14. Paŭla, mi povas diri, ke, komparinte la viajn du voĉ-paroladojn en chatonic-babilejo, mi tuj rimarkis, ke via lingvkapablo jam evidente pliboniĝis, kaj tio okazis en la 2-taga temp-intervalo. Mirinda afero! Do: gratulojn! Vi rapidege progresas. Mi ĵus rigardis ĉi tie vian paĝaron, kiu, laŭ mia opinio, estas tre bela kaj interesa.
    Ĝis venontaj babiladoj en Skajpo aŭ en Ĉatoniko.
    Amike, Pietro, el Italio

  15. It’s Paula!

    Hey Paula!

    Your Chatonic friend,
    Jacob

    • Hey, Chatonik friend Jacob. Thanks for visiting my blog.🙂

  16. Hey Paula, I saw pictures of your afghans. Very good work. Keep on it! Do you still make them?

    • Saluton, Matthew!

      Yes, I still make those afghans, but rather slowly since I’m busy studying Esperanto. In fact, I’m currently working on a lovely crocheted baby afghan that I’m going to donate to charity when I’m finished.

  17. Saluton Paula!

    Mi ne povas ne ĉeesti al via bela kaj amuza blogo. Ĝi spegulas vian agrablan personecon. Mi konsentas ke vi iĝas pli kaj pli bonan esperantistinon. Do, Gratulon kaj Antaŭen!

    Ĉatonikamike

    Leo

  18. Saluton Paula! Mi estas Edikarlo, via brazila amiko en chatonic.
    Mi rigardis vian blogon kaj laŭ mia opinio ĝi havas interesajn rakontojn

  19. Kiom da laboro vi estas devinta fari por krei ĉi tiun blogon. Estante mi mem nature pigra ulo, mi ĉiam surpriziĝas kiam mi vidas kiel penema estas aliaj. Ĉiukaze, salutas vin kunbabilinto de Chatonic.

  20. Mi gratulas vin kaj deziras sukcesojn
    kun amikaj pensoj
    Princo

  21. Mi gratulas vin pro via sukceso en la lernado de nia lingvo kaj pro la sinteno tre interesa de via blogo. Mi konsilos aliajn amikojn viziti ĝin!
    amike el Italio
    Ugo

  22. Kara Paula,

    mi elkore salutas vin el la koro de Eŭropo, la urbo BRNO. El tuta mia koro mi deziras al vi feliĉajn venontajn tagojn kaj jarojn!
    Kia malgranda estas nia mondo, kiel korteto, kiam Vi, usonanino kaj mi, ĉeĥo povas kune komuniki sen barieroj per egalrajta facila ESPERANTO! Temas pri granda feliĉo por mi, la homo, kiu preskaŭ 40 jarojn travivis en mallibereco…

    Estime Francisko

  23. ESPERANTO ESTAS LINGVA MIRAKLO KAJ BEZONAS TIAJN HOMOJN KIEL ESTAS VI, KARA PAULA. GRANDAN DANKON! VIVU ESPERANTO! Estime Francisko el BRNO.

  24. Saluton. Bonvolu viziti mian blogon. Mi esperas, ke ni partoprenos niajn spertojn pri Esperanto.

    http://huynhatha-esperanto.blogspot.com/

  25. Saluton Paula. Povas ni interŝanĝi nia ligoj. Mi havas aldonas nian blogon al mia blog-listo. Tiel, vi povas aldoni la mian al via blog-listo?
    Mia blogo: http://huynhatha-esperanto.blogspot.com/

  26. Kara Paula, trarigardante hodiaŭ diversajn e-paĝojn mi hazarde trovis vian kaj … mi devas diri, ke mi estas vere ravita. Mi scias, ke vi antaŭ nelonge komencis okupiĝi pri Esperanto kaj mi vidas, ke vi jam atingis tre multe.
    Bona kaj serioza laboro – mi gratulas al vi.

  27. Paula, mi trovas, ke via blogo ne havas la butonon “Hejmo”, tiel ĉi tio ne estas oportuna por reto uzantoj. Mi kredas, ke vi devus konsideri mian sugeston.

  28. Mi devas supozi ke vi jam estas lingvistino. Ene de unu jaro oni ne lernas Esperanton kiel dua lingvo. Belaj fotoj! Diversaj artikoloj!
    Neil Blonstein
    UEA/UNO/Novjorko reprezentanto
    Esperanto aktivisto dum 39 jaroj.

  29. Could you inform your readers about the http://www.change.org/ideas competition (the proposal in favor of Esperanto)?

  30. Paŭla, mi povas diri, ke, komparinte la viajn du voĉ-paroladojn en chatonic-babilejo, mi tuj rimarkis, ke via lingvkapablo jam evidente pliboniĝis, kaj tio okazis en la 2-taga temp-intervalo. Mirinda afero! Do: gratulojn! Vi rapidege progresas. Mi ĵus rigardis ĉi tie vian paĝaron, kiu, laŭ mia opinio, estas tre bela kaj interesa.Ĝis venontaj babiladoj en Skajpo aŭ en Ĉatoniko.Amike, Pietro, el Italio
    +1

  31. Saluton, Paula,

    Mi dankas al vi pro via blogo. Mi vidis la ligilon ĉe Esperanto-USA. Amike mi salutas al vi kaj via familio, kaj mi admiras vian allogan blogon. Vi laboras por kreski nian komunumon per via skribado, laŭ mi.

    Amike,
    Koto FARMER
    Mountain View, Kalifornio, Usono

  32. Tre bona blogo !! ĉu vi povas aldoni mia blogo en via liston http://aliareto.blogspot.com Koran Dankon

  33. Saluton Paula! Gratulon pro via blogo.
    Ĉu vi jam subskribis la peticion “E-parolantoj en la mondo”? Bonvolu dskonigi tion: http://www.thepetitionsite.com/1/esperanto-parolantoj-en-la-mondo/ Vi povas vidi ankaŭ ĉe mia blogo: http://esperantomaceio.blogspot.com/

  34. Saluton, Paula!

    Mi jhus trovis vian interesan blogon per via iama (okt. 2009) reago al artikoleto pri Esperanto en Business Week. Mi devas diri ke via entuziasmo pri Esperanto ghojigas min, char mi, samkiel vi, multe amas ghin.

    Amike,

    José Antonio Vergara
    Puerto Montt
    Chilio, Sudameriko

  35. Saluton Paula. Gratulon pro via blogo. Miajn elkorajn bondezirojn al Vi.
    Kristovam el Brazilo.
    Ghis

  36. Saluton Paula el Kartvelio … via blogo estas bona

  37. Via blogo ŝajnas al mi kaj interesa kaj lingve bona. Gratulojn-

  38. Saluton kara Paula( la saman nomon havas mia nepino ).Mi vizitis vian pagxon en ipernioty ,mi ankaux estas en iperniti ,kaj ofte babilas en Lernu babilejo kaj de tempo al tempo mi uzas frenode babilejo1 ,cxiam amike cxestyk pole CZESlAW.

  39. Kara Paŭla!
    Ĉu vi bonfartas?
    Mi nomiĝas João kaj mi estas brazilano.

    Vi parolis al personoj por skribi al vi, sed mi provis kontakton.

    Subite kiam mi estis vojaĝanto per la interreto mi trovis vian blogon ke havas diversajn artikolojn skribitajn en la planlingvo de Sro Zamenhof. Mi volas diri, ke mi ŝatis vian blogon kaj mi gratulas vin. Mi legos viajn artikolojn iom post iom.

    Mi ankaŭ putis mian retpoŝton en via blogo por ricevi novajn mesaĝojn esperante aŭ mem en la angla, ke estas alia lingvo ke mi tre ŝatas.

    Mi skribis du foje al via retpoŝton, sed vi ne respondis min.
    João


Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

Create a free website or blog at WordPress.com.
Entries kaj komentoj feeds.

%d bloggers like this: