Traduko Ekzerco / Translation Exercise 18

Februaro 19, 2010 je 20:25 | Blogis en Esperanto | 4 Komentoj

Leciono XXXVI el la libro A Complete Grammar of Esperanto by Ivy Kellerman, 1910

Esperanto-Traduko / Esperanto Translation

La gravaj aferoj de respubliko estas administrataj de personoj reprezentantaj la personojn, kiuj loĝas tie. La loĝantoj estas bone reprezentataj kaj estas kiel eble plej liberaj. Klerigitaj personoj ofte preferas loĝi en respubliko. Personoj havantaj bonan reĝon estas tre feliĉaj, sed tiuj havantaj malbonan reĝon estas kiel eble plej malfeliĉaj. Nuntempe estas tre malmultaj tiranoj. Plejmultaj reĝoj de Eŭropo estas laŭdindaj. Tiu nacio, kiu estis la plej klerigita antaŭ mil jaroj, estis la ĉina nacio. La tiamaj ĉinoj jam havis bonajn presistojn inter ili. Oni diras, ke la ĉinoj trinkas tiom da teo, kiom du aŭ tri samtempaj nacioj. La plej antikva nacio en Eŭropo nomiĝas San-Marino. Ĝi situas apud la montaro, norde en la multe laŭdata itala lando. Ĝi enhavas nur dudek du kvadratajn mejlojn kaj estas, tial, unu el la plej malgrandaj respublikoj en la mondo. Antaŭ mil kvarcent jaroj ĝi estis jam respubliko, kaj ĝi estas ankoraŭ la sama respubliko. La loĝantoj estas energiaj kaj paciencaj kaj havas tiom da manĝaĵo, kiom ili bezonas. Estas bakistoj, butikistoj kaj multaj laboristoj inter ili. Ili ne pensas pri komerco aŭ multe ŝanĝas siajn kutimojn. Ili malofte faras tedajn vojaĝojn sed restas pace hejme.

* * * * * * * * * *

* * * * * * * * * *

Lesson XXXVI from the book A Complete Grammar of Esperanto by Ivy Kellerman, 1910

Originala Angla Versio / Original English Version

The serious affairs of a republic are managed by persons representing the persons who live there. The inhabitants are well represented and as free as possible. Enlightened persons often prefer to live in a republic. Persons who have a good king are very happy, but those who have a bad king are as unhappy as possible. Nowadays there are very few tyrants. The majority of the kings of Europe are praiseworthy. That nation, which was most enlightened a thousand years ago, was the Chinese nation. The Chinese of that time already had good printers among them. It is said that the Chinese drink as much tea as two or three contemporary nations. The oldest republic in Europe is named San Marino. It is near the mountains, in the northern part of the much-praised Italian land. It contains only twenty-two square miles and is, therefore, one of the smallest republics in the world. Fourteen-hundred years ago it was already a republic, and it is still that same republic. The inhabitants are energetic and patient and have as much to eat as they need. There are bakers, shopkeepers, and many laborers among them. They do not think about commerce or greatly change their customs. They seldom take tiresome journeys but remain peacefully at home.

4 Komentoj »

RSS feed for comments on this post. TrackBack URI

  1. I’m learning more and more about geography. Nice story and it adds to my limited fund of European geography.

  2. Saluton kara amikino Paula! Estas Matt el Auxstralio cxi tie. Kiel vi fartas? Mi ne ofte vidas vin cxe Chatonic sed ne ege gravas. Mi esperas ke vi kaj via edzo fartas bone kaj cxio bonas cxe vi. Mi havas novajxon. Mi ekfaris podkaston. Jen la ligilo:
    http://matesperantisto.podomatic.com/

    La nomo de la podkasto estas “Ni parolu Esperanton”. Dum la podkasto, mi instruas vortojn kiujn mi lernis antaux nelonge. Mi faris la unuan epizodon hodiaux kaj mi ege gxojas pro tio. La celo de la podkasto estas grandigo de mia vortostoko esperantlingva. Espereble vi havos sxancon auxskulti gxin iomete. Gxis revido kaj Dio benu vin kaj vian familion!😀

    • Pardonu min! Mi dirvolis “grandigo mian vortostokon esperantlingvan”. Haha! Ni cxiam lernas!

  3. Saluton, Paŭla. Ve ke vi ĉesis daŭrigon de via tre interesa blogo…


Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

Blog at WordPress.com.
Entries kaj komentoj feeds.

%d bloggers like this: