Porko Savas la Vivon de Virino / Pig Saves Woman’s Life

Decembro 6, 2009 je 00:09 | Blogis en Esperanto | 9 Komentoj

PITSBURGO, Pensilvanio, Usono, la 10-an de oktobro 1998 — La vivo de virino suferinta koratakon estas savita de ŝia dorlotbesto, Vjetnama pendventra porko, kiam la porko ŝajnigis esti senviva sur la strato, por voki helpon.

Jo Ann ALTMAN, 61, de Beaver Falls, Novjorko, havis libertempon kun la edzo, Jack, ilia hundo, Bear, kaj ilia vjetnama pendventra porko, Lulu, ĉe la ŝtata parko Presque Isle, Pensilvanio, je la 4-a de aŭgusto 1998. Tiun matenon, Jack forlasis la ruldomon je 5.00 atm por fiŝado-ekskurso. Kiam Jo Ann provis ellitiĝi pli malfrue tiun matenon, ŝi malorientiĝis kaj kapturniĝis. Ŝi fine povis ellitiĝi, sed tiam ŝi kolapsis. Jo Ann ne povis movi, sentis sin naŭza kaj havis ekstreman doloron en la brako kaj brusto. Suferinte koratakon 18 monatojn antaŭe, Jo Ann sciis, ke ŝi havas alian koratakon.

“Mi provis krii por voki helpon, sed neniu ŝajnis aŭdi min,” diras Jo Ann. “Mi povis akiri mian vekhorloĝon kaj ĵeti ĝin tra la fenestro, sed neniu venis. Bear kaj Lulu estis rigardantaj min kaj plorantaj. Mi preĝis al Dio, ke li zorgu pri mia familio, kaj mi diradis al Lulu: ‘Iru kuŝiĝi,’ sed ŝi ne faris. Tiam ŝi malaperis.”

Neniam antaŭe elirinte el la ĝardeno hejme en Novjorko, Lulu stringis sin tra la hundopordo de la ruldomo kaj kuris al la plej proksima strato. Pezante tiam 57 kilogramojn (125 funtojn), Lulu kuŝiĝis meze de la strato. Kiam aŭtoj ne haltis, ŝi revenis al la ruldomo por kontroli Jo Annon, kaj poste revenis al la strato.

“Lulu revenadis kaj malaperadis denove,” diras Jo Ann. “Mi havis nenian ideon, kion ŝi faris. Pro la doloro, dek minutoj ŝajnis kvazaŭ vivodaŭro. Ĉiufoje, kiam Lulu revenis, mi provis konvinki ŝin kuŝigi, sed ŝi ne faris. Mi memoras, ke Lulu revenis kaj foriris denove, kaj mi simple fermis la okulojn kaj atendis la doloron foriri.”

Post ĉirkaŭ kvardek kvin minutoj, la celkonscia porko finfine povis konvinki junan veturiston halti. Li ekiris al Lulu, sed tuj kiam li alproksimiĝis al ŝi, ŝi stariĝis kaj ekpiediris al la ruldomo. Lulu piediradis kaj kelkfoje kontrolis por certi, ke la viro sekvis ŝin. Ŝi gvidis lin rekte al la pordo de la ruldomo.

“Mi aŭdis viron vokanta ekster la pordo: ‘Sinjorino, via porko malbone fartas,'” diras Jo Ann. “Mi povis trovi sufiĉan forton por krii: ‘Ankaŭ mi! Bonvolu voki helpon!'”

Komprenante, ke estis problemo, la viro kuris al la kampadejo-akceptejo kaj vokis helpon. Oni alportis Jo Annon al hospitalo, kaj ĉar Lulu tranĉvundiĝis je la ventro pro stringinte sin tra la hundopordo, oni alportis ŝin al bestkuracisto. Tamen, ĉi tiu estis la sola vunda ricevita de Lulu, kio estas rimarkinda konsiderante, ke ŝi kuŝis sur okupita strato dum longa tempo, provante haltigi aŭtojn. Sed sen la heroaĵoj de Lulu kaj la rapidpensada juna fremdulo sur la strato, aferoj povus esti tre malsamaj.

Oni rekompencis Lulun pere de marmelada benjeto kaj honoris ŝin pere de premio por kuraĝo de la ASPCA (Usona Socio por Preventado de Krueleco al Bestoj).

“Mi treege bonŝancas vivi,” diras Jo Ann. “Lulu savis mian vivon.”

* * * * * * * * * *

* * * * * * * * * *

PITTSBURGH, Penn., October 10, 1998 — A woman’s life was saved by her pet Vietnamese pot-bellied pig, after the woman suffered a heart attack, and the pig “played dead” in the street in order to summon help.

Jo Ann Altman, 61, of Beaver Falls, N.Y., was vacationing with her husband, Jack, their dog, Bear, and their Vietnamese pot-bellied pig, Lulu, at Presque Isle State Park, Penn., on August 4, 1998. That morning, Jack left the couple’s trailer at 5:00 a.m. for a fishing excursion. When Jo Ann tried to get out of bed later that morning, she felt disoriented and dizzy. She managed to force herself out of bed, but as she did she collapsed. Jo Ann could not move, felt nauseated, and had severe pains in her arm and chest. Having suffered a heart attack 18 months prior, Jo Ann knew that she was experiencing another heart attack.

“I tried to scream for help but no one seemed to hear me,” says Jo Ann. “I managed to reach for my alarm clock and throw it through the window, but no one came. Bear and Lulu were just looking at me and whimpering. I was praying to God to take care of my family, and I kept saying to Lulu, ‘Go lie down,’ but she wouldn’t. Then she disappeared.”

Lulu, who had never previously left the confines of the yard at home in New York, squeezed her way through the trailer’s doggy door and ran to the nearest road. Lulu, who weighed about 125 pounds (57 kg) at the time, lay down in the middle of the road. When cars would simply drive around the massive animal, Lulu would run back to the trailer to check on Jo Ann and then return to the road.

“Lulu would keep returning and then disappearing again,” says Jo Ann. “I had no idea what she was doing. With all the pain, ten minutes felt like a lifetime. Every time Lulu came back, I would try to get her to lie down, but she wouldn’t. I remember Lulu coming back and leaving again, and I just shut my eyes and waited for the pain to go.”

After about forty-five minutes, the determined pig finally managed to persuade a young motorist to stop. He went over to Lulu, but as soon as he approached her, she got up and started to walk toward the trailer. Lulu kept walking, occasionally checking to make sure the man was following her. She led him right to the door of the trailer.

“I heard a man calling from outside the door, ‘Lady, your pig’s in distress,’” says Jo Ann. “I managed to find enough energy to shout back, ‘So am I! Please call an ambulance!’”

Realizing there was a problem, the man ran to the campground reception office and dialed 911. Jo Ann was rushed to the hospital, and Lulu, having cut the underside of her belly from squeezing in and out of the doggy door, was taken to a veterinarian. However, this was the only injury Lulu sustained; remarkable considering she lay on a busy highway for lengthy periods of time trying to stop cars. But were it not for the heroics of Lulu and the quick thinking of the young stranger on the road, things could have been very different.

Lulu was rewarded with a jelly donut and was honored with the ASPCA‘s Trooper Award for bravery.

“I’m extremely lucky to be alive,” says Jo Ann. “Lulu saved my life.”

9 Komentoj »

RSS feed for comments on this post. TrackBack URI

  1. Lulu was an amazingly intelligent pet. What a sweetheart!

  2. Here’s a truly heart-warming story.

  3. What a wonderful story!

  4. Mi tute ne surpriziĝas!
    La bestoj komprenas multe pli ol kion ni pensas.
    Mi ankaŭ havis similan okazon… (http://vaskon.wordpress.com/2009/05/23/savanto-hejme/ )

  5. Saluton al vi…

    Ej, jen ŝatinda blogo.. Mi ja aldonos ligilon al vi..
    Amuzaj aspektoj de la usona vivo…

    … Kaj bonega uzado via de la lingvo…

    Mi revenos

    Yves

  6. Tre bela historio! Mi estas kontenta pro facileco kaj agrableco je via skribado esperanta. Rapida lernado, belstila teksto vi estas inteligenta ja! Gratulojn!
    Sady Metzdorff

  7. Paula, tiu artikolo estis legata en la Esperanto-elsendo de 3ZZZ. Bonvolu aŭskultu!
    http://melburno.org.au/3ZZZradio/2010/01/11/elasendo-de-la-11a-de-januaro-2010/

    Bonege! Estas Matthew ĉi tie el Aŭstralio. Mi estas reveninta el la tendumejo kaj mi bone fartas. Ĝis reaŭdo ĉe Chatonic!

    • Dankon, Matt. Sed, bedaŭrinde, la virino diris, ke la porko nomiĝas “Bear” anstataŭ “Lulu”. Sed ne gravas.🙂

  8. I’m very happy that Lulu was rewarded with a jelly donut!


Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

Blog at WordPress.com.
Entries kaj komentoj feeds.

%d bloggers like this: