Vera Amo kaj la Jujyfruit-Fiaskego / True Love and the Giant Jujyfruit Fiasco

Novembro 6, 2009 je 00:12 | Blogis en Esperanto | 3 Komentoj

Manĝetovendotablo

La stako de dolĉaĵoj imponis grandege sur la manĝeto-vendotablo. Du sasafras-sodoj la grandeco kiel paperkorbetoj, tri skatoloj de diversaj dolĉaĵoj, du futolongaj frankfurtoj kovritaj per mustardo, frandaĵo, keĉupo kaj cepoj, unu grandega piklo, kaj du kuvoj da pufmaizo eksudanta flavan substancon, kiun oni aludis poezie — kaj erarige — kiel “oran mergsaŭcon”. Mi donis al la ulo mian dudekdolaran bileton. Li transdonis al mi apunton de 37 cendoj.

Turnante min por ekdisdoni la nutraĵojn al mia filo kaj lia amiko, antaŭ ol komenci nian ekspedicion al Kinejo Sep, mi ekvidis Jujyfruit-skatolojn malantaŭ la fingropremita vitro.

“EK, Panjo! Ni denove maltrafos la parton, en kiu la araneoj tute surkrablas lin!” La voĉo ŝajnis mallaŭtiĝi dum hela, diverskolora skatolo rotaciis antaŭen en mia memoro kvazaŭ titoloj de Frank Capra: JUJYFRUITS!

~  ~  ~ 

Estis du monumentaj okazoj en la jaro 1969, kiuj vivos ĉiam en la analoj de mia menso. Du okazoj, kies signifon oni ne povas mezuri, ĉar ili ŝanĝis la tutan direkton de la historio mem: Homo efektivigis surluniĝon — kaj mi efektivigis rendevuon kun Jeffrey Wainright, Jr. Ne demandu min, kial — kaso de misindentigo, blinda momento, surprizo de karmo — sed iun someran tagon li efektive petis, ke mi iru al kinofilmo kun li.

Tiam ŝajnis, ke ĉiuj el la infanoj de mia najbarejo havas nomojn, kiuj taŭgas al iliaj vizaĝoj. Sally Smith estis tia knabino, kiun oni vidis multfoje kaj poste forgesis, kiu ŝi estis. Izzy Schwartz, mia apuda najbaro, aspektis kiel — nu, kiel TIEL (“Aĉe — IZOLU!” ni kutimis diri). Jeffrey Wainright, Jr. — la nomo taŭgis al li perfekte. Li estis perfekta kaj klera, viro rekte el la paĝoj de Veramaferaj Bildstrioj.

Jeffrey estis pura, neadulterita perfekteco de la pintoj de siaj tolŝuoj ĝis la supro de sia ora hararo. En la gimnazio oni elektis Jeffreyn “Plej verŝajna svenigi iun.” Akno sur la nazo de Jeffrey estis nur vario de la temo de perfekteco. Kiam Jeffrey akiris dent-agrafaron en la printempo de ’69, ni knabinoj sciis, ke tio estas nur perfekteco serĉanta sin mem, kiel Robert Redford tinkturus sian hararon pli blonda aŭ io tia.

Je tiu fatala, rendevua tago mi estis renkontonta lin ĉe la kinejo. La ĉielo estis iom pli blua, la suno estis iom pli brila, kaj la brizo, blovigante la ondegajn manikojn de mia preferata ruĝa bluzo de “Robert Hall”, estis pli dolĉa, ol mi povis rememori.

Mia ircelo — tiu sankta templo, kiu estis vidonta finon de mia infaneco kaj inaŭguronta miajn longatenditajn, ofte priflustrigatajn “Dekkelkajn Jarojn” — estis “La Bijou”. La Bijou — la bona malnova najbareja kinejo en la tagoj, antaŭ ol bazaroj ekaperis ĉie. La tagojn, kiam kinejoj estis pli grandaj, ol purigistaj ŝrankoj, kaj ekranoj estis pli grandaj, ol sofo-grandecaj pentraĵoj. La Bijou — kie infanoj estis infanoj kaj geadoleskantoj troviĝis en la malantaŭaj ses vicoj kvazaŭ envetura teatro minus la stiriloj.

Mi alvenis, antaŭ ol Jeffrey, kio donis al mi la okazon ŝprucigi iom da Kolonja akvo sur la pojnojn, el mia kriza monujograndeca sprajilo — kaj meti duon da spiromentoj en la buŝon. La manoj estis ŝvitaj sufiĉaj kreskigi forcejoplantojn.

Subite, tie li estis — figuro de vira magnetismo — plenigante la aeron, dum li pli proksimiĝis, kun aromo tiel freŝa, kiel malvarmeta marbrizo.

“He,” li diris, pere de lia speciala maniero.

Mi fandiĝis en linion apud li. Aĉetante mian bileton, mi rigardis lian brunkarmezinan surfotabulan ĉemizon kaj ĝinzon, kaj mi tuj sentis min timinde supervestita. Mi malbenis mian stultan jupon.

Ĉe la manĝetovendotablo li petis grandan trinkaĵon kaj pufmaizon.

“Ĉu vi deziras ion?”

“Jujyfruits estos bonaj,” mi diris dankeme.

Mi ne sciis tiam, ke mi estis ĵus komencinta malgajan ĉenon de eventoj, kiu estis kaŭzonta frakasitajn revojn kaj ŝokajn rivelojn.

Ni sidiĝis — konservativa elekto ĉe la bordo de geadoleskanta teritorio, ses vicoj malantaŭe. Dum la lumoj malsaltiĝis, mia fantazio komenciĝis… Tie mi estis, sidante en la mallumo apud Jeffrey Wainright, Jr. La knabinoj ne estis kredontaj ĉi tion!

Mi min komfortigis kaj ŝajnigis spekti la filmon, dum li forkonsumis sian pufmaizon kaj la ceteron da sia trinkaĵo, antaŭ ol la ekagnoskoj ruliĝis pretere. Li ekmanĝis la Jujyfruitson, konsidereme donante al mi ĉiujn la verdajn, kiam ili troviĝis.

Tiam, mezvoje tra la skatolo, la maleblo okazis. La malnova oscedorutino kaj lia brako estis ĉirkaŭ mi. Mi kontemplis la seriozecon de viro, kiu oferos sian porcion da la Jujyfruits por meti sian brakon ĉirkaŭ mian ŝultron. Tio sufiĉe frenezigis min!

Estas fojoj en la vivo de knabino, kiam ŝi devas cedi je intuicio. Kiam ulo estas kisonta ŝin estas unu el ili, kaj mia intuicio estas laŭta kaj klara. Mi povis senti ĝin en ĉiu fibro de mia estaĵo. Ĉi tio estis ĝi: la KISO!

Mi pretis. Mi volontis. Mi atendis. Malrapide, li turnis sin. Mi provis memori la artikolon pri “La Perfekta Lipofaldeto” en Geadoleskanta Konsileta Gazeto.

Tiam la fundo falis el mia tuta vivo.

JujyfruitsTurnante sin al mi, li ridetis. Kaj tie, kojniĝinte firme inter liaj frontaj dentoj kaj dent-agrafaro, ŝajnante esti almenaŭ la grandeca de keglopilko — verŝajne pli granda — estis granda, nigra, brila Jujyfruit.

Tio trafis min kvazaŭ pugno en la stomako. Mi subite vidis lin per la klara vido de realeco. Lia mano impresis humidaĉe sur mia ŝultro. Li odoris kiel marherbaĉo, kaj lia surfotabula ĉemizo aspektis eksmoda.  La akno sur lia nazo ekkreskis pli granda. Kaj lia dent-agrafaro reflektis blindigajn lumofaskojn de la ekranoj en ĉiu direkto, dum li sidis tie, malkonscie, kun tiu stulta “venu-ĉi-tien” rideto stukita sur la vizaĝo.

Tiu glima, interspacodenta rideto sur la vizaĝo de Jeffrey Wainright, Jr. senmoviĝis je tuta eterno en mia menso, daŭra simbolo de la fuŝulo ne prenita.

~  ~  ~ 

“Ek, Sinjorino Schwartz…ni devas IRI!” Izzy la Juna kaj lia amiko alportis min reen kun eksalto, kaj post ŝarĝinte iliajn brakojn, mi sekvis ambaŭ el ili, komencante nia serĉado por Kinejo Sep.

— Dorothy Colgan

* * * * * * * * * *

The stack of treats loomed large on the concession stand. Two root beers the size of small wastebaskets, three boxes of assorted candies, two foot-long hot dogs smothered in mustard, relish, catsup, and onions, one jumbo pickle, and two tubs of popcorn oozing with a yellow substance referred to poetically — and illusively — as “golden dip.” I gave the guy my twenty. He handed me 37 cents change.

As I turned to start doling out the rations to my son and his friend before beginning our safari for Cinema Seven, I caught a glimpse of Jujyfruit boxes behind the fingerprinted glass.

“Come ON, Mom! We’ll miss the part with the spiders crawling all over him again!” The voice seemed to fade as a bright, multi-colored box spun around and forward in my memory like Frank Capra headlines: JUJYFRUITS!

~  ~  ~

There were two monumental occurrences in 1969 that will live forever in the annals of my mind. Two events whose significance cannot be measured, as they changed the very course of history itself: A man landed on the moon — and I landed a date with Jeffrey Wainright, Jr. Don’t ask me why — a case of mistaken identity, a blind moment, a twist of karma — but one summer day he actually asked me to the movies.Manĝetoj

The kids in my neighborhood back then all seemed to have names that fit their faces. Sally Smith was the kind of kid you’d see over and over and forget who she was. Izzy Schwartz, my next door neighbor, looked like — well, like THAT (“Ick — what IZzy?” we used to say). Jeffrey Wainright, Jr. — the name suited him to a tee. He was perfect and polished, a man right out of the pages of True Romance Comics.

Jeffrey was pure, unadulterated perfection from the tips of his sneakers to the top of his golden hair. Back in the 8th grade Jeffrey had been voted “Most likely to make you go limp all over.” A zit on the nose of Jeffrey Wainright, Jr. was merely a variation on the theme of perfection. When Jeffrey got braces in the spring of ’69, we girls knew it was only perfection in search of itself, like Robert Redford dyeing his hair blonder or something.

On that fateful, dateful day I was to meet him at the movies. The sky was a little bluer, the sun was a little brighter, and the breeze that blew the billowing sleeves of my favorite red Robert Hall’s blouse was sweeter than I could recall.

My destination — that hallowed temple that would see an end to my childhood and usher in my long-awaited, oft-whispered-of “Teen Years” — was The Bijou. The Bijou — the good old neighborhood theater in the days before malls started sprawling all over. The days when theaters were bigger than janitorial closets and screens were larger than sofa-size paintings. The Bijou — where kids were kids and teens were found in the back six rows like a drive-in theater minus the steering wheels.

I arrived before Jeffrey, which gave me the chance to squirt a little cologne on my wrists from my emergency purse-size atomizer — and pop a pair of breath mints in my mouth. My hands were sweaty enough to grow hothouse plants.

Suddenly, there he was — a vision of masculine magnetism — filling the air, as he drew nearer, with an aroma as fresh as a cool sea breeze.

“Hey,” he said, with that special way of his.

I melted into line beside him. As I bought my ticket, I focused on his maroon surfer shirt and jeans, and immediately felt frightfully overdressed. I cursed my stupid skirt.

At the candy counter he ordered a large drink and some popcorn.

“You want somethin’?”

“Jujyfruits would be fine,” I said appreciatively.

Little did I realize then that I had just set into motion the grim chain of events that was to lead to shattered dreams and shocking revelations.

We took our seats — a conservative choice on the border of teen territory, six rows from the back. As the lights went out, my fantasy began… There I was, sitting in the dark next to Jeffrey Wainright, Jr. The girls were not going to believe this!

I settled in and pretended to watch the movie as he polished off his popcorn and the rest of his drink before the opening credits rolled by. He started in on the Jujyfruits, thoughtfully giving me all the green ones as they came up.

Then, halfway through the box, the impossible happened. The old yawn routine and his arm was around me. I contemplated the seriousness of a man who would sacrifice his share of the Jujyfruits to put his arm around my shoulder. It was enough to make me crazy!

Sour JujyfruitsThere are times in a girl’s life when she must bow to intuition. When a guy is going to kiss her is one of them, and my intuition was loud and clear. I could feel it in every fiber of my being. This was it: the KISS!

I was ready. I was willing. I was waiting. Slowly, he turned. I tried to remember the article on “The Perfect Pucker” in Teen Tips Magazine.

Then the bottom dropped out of my entire life.

As he turned toward me, he smiled. And there, wedged firmly between his front teeth and braces, looking to be at least the size of a bowling ball — maybe larger — was a big, black, shiny Jujyfruit.

It hit me like a fist in the stomach. I suddenly saw him with the clear vision of reality. His hand felt clammy on my shoulder. He smelled like seaweed, and his surfer shirt looked dated. The zit on his nose began to grow larger. And his braces, picking up a reflection from the silver screen, shot blinding shafts of light in every direction as he sat there, unawares, with that stupid “come hither” smile plastered on his face.

That gleaming, gap-toothed grin on the face of Jeffrey Wainright, Jr. froze for all eternity in my mind, a lasting symbol of the nerd not taken.

~  ~  ~

“Come on, Mrs. Schwartz…we gotta GO!” Izzy Jr. and his friend brought me back with a start, and after loading their arms, I followed both of them as we started our quest for Cinema Seven.

— Dorothy Colgan

3 Komentoj »

RSS feed for comments on this post. TrackBack URI

  1. What a romantic story!

  2. I added your blog to bookmarks. And I’ll read your articles more often!

  3. very cute story


Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

Blog at WordPress.com.
Entries kaj komentoj feeds.

%d bloggers like this: