Kiel Ŝi Amis Lin? / How Did She Love Him?

Oktobro 14, 2009 je 17:54 | Blogis en Esperanto | 6 Komentoj
Elizabeth Barrett Browning (1806 - 1861)

Elizabeth Barrett Browning (1806 - 1861)

En la jaro 1845 en Londono, Anglio, populara poeto Elizabeth Barrett ricevis dolĉan leteron de alia juna poeto nomita Robert Browning. Pere de ĝi, li dankis ŝin pro tio, ke ŝi menciis lian verkon en sia freŝdate eldonita libro. Tiam ŝi estis pli konata, ol li. Li volis renkonti ŝin persone, sed ŝi havis malbonan sanon kaj ne lasis lin veni al ŝia hejmo.

La du ne povus esti pli malsamaj. Li estis vigla 32-jaraĝa viro loĝanta en Londona suburbo kun amantaj gepatroj kaj fratino. Ŝi estis 38-jaraĝa invalido loĝanta kun sia tirana vidva patro kaj multaj plenaĝaj gefiloj. Pro sia tre malbona sano, ŝi malofte eliris el sia dormĉambro kaj neniam povis eliri el la domo. Ŝi estis kelkfoje vizitata de amikinoj aŭ viraj parencoj, sed ĉiam en sia hejmo. Ŝia tuta “ekstera” mondo konsistis por ŝi el leteroj al kaj de amikoj kaj parencoj kaj el poezia verkado.

Sed ŝi deziris konsilon pri plibonigi sian verkon, kaj ŝi admiris la verkon de Browning. Tial, ŝi respondis al lia unua letero kaj petis, ke li ree skribu al ŝi kaj kritiku ŝian verkon. Sekve komencis unu el la plej famaj interŝanĝoj de amleteroj en la literatura historio. Post pluraj monatoj kaj dekoj da leteroj, ŝi fine lasis lin viziti ŝin. Estis, kompreneble, la amo unuavide, (fakte, estis eble “la amo unualetere.”)

Eĉ dum Browning estis ofta vizitanto (malmultajn horojn unu aŭ dufoje ĉiusemajne), ili skribadis longajn babilajn leterojn almenaŭ ĉiutage kaj ofte pli ol unufoje en tago. Kelkaj el la leteroj estis tuj skribataj, post kiam ili foriris de unu la alia. Neeviteble, post tre mallonga tempo, li urĝis, ke ŝi edziniĝu kun li. Ŝia patro estis ne permesota tion, kaj, laŭ tiu epoko, virino ne kutime edziniĝis sen la konsento de sia patro. Ŝi diradis al Browning, ke ŝi malbone fartas. Sed, mirakle, ŝi ekfortiĝis. Baldaŭ ŝi povis fari promenadojn ekstere aŭ viziti famajn Londonajn lokojn kun siaj fratinoj. Fine, ŝi akordis, ke ŝi ne povas vivi sen Browning, nek li sen ŝi.

Ili renkontiĝis iun tagon en la jaro 1846 ĉe la preĝejo St. Marylebone kaj sekrete geedziĝis, kaj tuj poste ŝi reiris hejmen. Post kelkaj tagoj, ŝi kaŝelportis kelke da pakaĵoj el sia domo per helpo de sia nemalhavebla servistino, Wilson, kaj ŝi forlasis hemjon kun sia hundo kaj kun Wilson la sekvontan matenon, antaŭ ol la familio ellitiĝis. La nun-geedziĝintaj Browningoj ekvojaĝis al Italio, kie ili loĝis feliĉe dum la cetero de la vivo de Elizabeth, kaj ili havis filon, Robert Wiedemann Barrett Browning (kromnome Pen), kiu poste iĝis farbisto.

Iliaj belaj leteroj ĉesis tiam, kiam ili iris al Italio, sed estas ankoraŭ publike haveblaj. Pen ŝparis ilin kaj numeris ilin laŭ ilia verkita sekvenco, ĝuste kiel Browning konservis ilin, ligitaj per rubando ĉiujn tiujn jarojn.

Post 15 jaroj de feliĉa geedzeco en Italio, ŝia mistera pulmomalsano pli malboniĝis kaj, triste, ŝi ekmalsanis kaj mortis. Kiel ŝi mortis? Tiel, kiel ĉiu amanto deziru, trankvile en la brakoj de Browning. Browning vivis multajn jarojn post tio, kvankam li ne reedziĝis.

Unu el ŝiaj plej famaj poemoj, skribita al Browning dum li amindumis ŝin, komenciĝas: “Kiel mi amas cin? Mi nombru la manierojn.” Laŭ mi, la nombro da manieroj, kiel ŝi amis lin, oni pruvis esti infinita.

* * * * * * * * * *

Robert Browning (1812 - 1889)

Robert Browning (1812 - 1889)

In 1845 in London, England, popular poet Elizabeth Barrett received a sweet letter from another young poet named Robert Browning. In it, he thanked her for mentioning his work in a book she had just had published. At the time, she was the better-known of the two. He wanted to meet her in person, but she pleaded ill health and wouldn’t allow him to come to her home.

The two could not have been more different. He was a vigorous 32-year-old man living in a London suburb with loving parents and a sister. She was a 38-year-old invalid living with her tyrannical widowed father and many grown siblings. Because of her very poor health, she seldom was able to leave her bedroom and never ever was able to leave the house. She was visited occasionally by women friends or male relatives, but always in her home. All her “outside” world consisted for her of letters to and from friends and relatives and in writing poetry.

But she wanted advice about improving her work and she admired Browning’s work. So she responded to his first letter and asked him to write her again and to critique her work. Thus began one of the most famous exchanges of love letters in literary history. It took several months and many dozens of letters, but she eventually allowed him to call on her. It was, of course, love at first sight (in fact, it may already have been “love at first letter.”)

Even after Browning became a regular visitor (a couple of hours once or twice a week), they continued to write lengthy chatty letters at least daily and often more than once a day. Some of the letters were written immediately after they had parted from one another. Inevitably, after a very short while, he urged her to marry him. Her father wouldn’t permit it, and, in that era, a woman didn’t usually marry without her father’s consent. To Browning, she continued to plead ill health. But, miraculously, she began to be stronger. Soon she could take walks outside or visit famous London landmarks with her sisters. Ultimately, she agreed that she couldn’t live without Browning, nor he without her.

They met one day in 1846 at St. Marylebone Church and were secretly married, immediately after which she returned home. A few days later, she smuggled some luggage out of her home with the help of her indispensable maid, Wilson, and she left home with her dog and with Wilson the next morning before the family arose. The now-married Brownings departed for Italy, where they lived happily for the remainder of Elizabeth’s life, even having a son, Robert Wiedemann Barrett Browning (nicknamed Pen), who later became a painter.

Their beautiful letters cease at the time they went to Italy but are still available to the public, saved by Pen, numbered in the order written, just as Browning had kept them, tied up in a ribbon all those years. 

After 15 years of happy marriage in Italy, her mysterious lung ailment worsened and, sadly, she fell ill and died. How did she die? As every lover must wish, peacefully in Browning’s arms. Browning lived many years thereafter, although he never remarried.

One of her most famous poems, written to Browning while he was courting her, begins, “How do I love thee? Let me count the ways.” I believe the number of ways she loved him proved to be infinite.

6 Komentoj »

RSS feed for comments on this post. TrackBack URI

  1. Such a very sweet and inspiring love story.

  2. I love those two. Thanks for the story.

  3. Interese.
    Ili estas ne vaste konataj en japanio. Tamen mi interesiĝis ilin pro via prezento.
    Kompreneble lia poemaro estis jam tradukita en la japan-lingvo. Do, mi legos ilin.
    Danke.

  4. I’m glad Elizabeth took her dog with her.

  5. Dolĉe. Ĉu vi certas, ke vi ĝuste tradukis de “how” al “kiel” anstataŭ al “kiom”?

    • Ne, mi ne certas, ke “kiel” pli taŭgas, ol “kiom”. Tamen, mi opinias, ke la Angla versio signifas “what manner – kiel” anstataŭ “how much – kiom”, ĉar ŝi diras: “How do I love thee” anstataŭ “How much do I love thee”.🙂


Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

Blog at WordPress.com.
Entries kaj komentoj feeds.

%d bloggers like this: