La Strangaj Manieroj de Sankta Klaŭso / Santa’s Strange Ways

Oktobro 9, 2009 je 15:49 | Blogis en Esperanto | 1 komento
Panjo kaj ŝia pupo, 1940 / Mama and her doll, 1940

Panjo kaj ŝia pupo, 1940 / Mama and her doll, 1940

Jen alia ĉarma historio de Panjo:

Kiam mi estis infano, mallongan tempon post Kristnasko iun jaron, apuda loĝanta knabineto diris al mi, ke Sankta Klaŭso alportis al ŝia familio novan aŭton por Kristnasko. Ili ne plu havis sian malnovan aŭton, kaj estis ja nova aŭto en ilia enveturejo. Ne ŝajnis tre juste, ke Sankta alportis al ili almenaŭ ilian duan aŭton, kiam ni neniam havis eĉ unun, sed mi supozis, ke Sankta scias, kion li faras. Li alportis al mi belan pupon, kiun mi tre amis kaj kiun mi nomis Judy.

Post malmultaj jaroj, dum miaj jaroj gimnazie, iun tagon dum mi vizitis ĉe la hejmo de amikino nomita Edith, alia knabino venis por viziti Edithon. Mi konis la amikinon de Edith nur maldetale. La amikino, Charlotte, estis en unu el miaj klasoj gimnazie, sed mi sciis apenaŭ pli pri ŝi ol ŝian nomon.

Por fari konversacion dum paŭzo, mi metis al Charlotte la kutiman jarfinan konversacian demandon: “Ĉu Sankta alportis al vi kelkajn bonetajn donacojn?”

Ŝi malafable respondis: “Ne.”

Opiniante, ke ŝi signifis, ke ŝi ne akiris tion, kion ŝi deziris (io, kion ni ĉiuj estas spertintaj), mi adis: “Ho, ĉu vi ne akiris ion, kion vi vere deziris?”

Malridante ŝi diris: “Mi ne akiris iujn ajn Kristnaskajn donacojn.”

Edith ekis alian konversacian temon, kaj mi foriris post tio, tiel baldaŭ, kiel mi dece povis.

Kvankam mi apenaŭ konis Charlotten, mi trovis min ploranta pro ŝi. Kiel estas eble, ke iu ne havu iujn ajn “Sanktajn” en sia vivo, kiu donu al tiu ion, kiel ajn malgranda? Mia familio ne estis riĉa, sed ni ĉiam havis bonan arbeton, dolĉajojn kaj bongustajn manĝetojn en la domo, kaj kelkajn donacojn. Ne gravis, ke ili ofte estis nur ŝtrumpetoj aŭ subvestoj. Ni sciis, ke estas amaj Sanktaj penantaj fari agrablan Kristnaskon por ni infanoj. Mi ne povis imagi la vivon de knabino kiel Charlotte, kiu ne havis iujn ajn Sanktajn, kiuj zorgis. Eĉ infanoj en orfejoj havis grupojn, kiuj ludis kiel Sankta por doni ion al ili.

Mi supozas, ke je tiu fojo mi ekkomprenis, ke la vivo ne estas ĉiam justa. Mi iris hejmen kaj brakumis mian ne-plu-novan Judy-pupon.

* * * * * * * * * *

Here is another charming story by Mama:

When I was a child, shortly after Christmas one year, a little girl who lived nearby told me that Santa had brought her family a new car for Christmas. Their old car was no longer around and there was indeed a new car in their driveway. It didn’t seem very fair of Santa to bring them what was at least their second car when we hadn’t ever had even one, but I supposed that Santa knew what he was doing. He had brought me a beautiful doll, which I loved very much and which I named Judy.

A few years later, while I was in high school, when I was visiting one day at the home of a girlfriend named Edith, another girl dropped in to visit with Edith. I was only vaguely acquainted with this friend of Edith’s. The friend, Charlotte, was in one of my school classes, but I knew little more about her than her name.

To make conversation during a lull, I asked Charlotte the perennial end-of-year conversational question: “Did Santa bring you some nice gifts?”

She bluntly answered, “No.”

Thinking she meant she hadn’t gotten what she had been hoping for (something we’ve all experienced), I pressed on with, “Oh, did you not get something you really wanted?”

She frowned and said, “I didn’t get any Christmas presents.”

Edith brought up another conversational subject, and I made my departure as shortly thereafter as I decently could.

Though I scarcely knew Charlotte, I found myself crying for her. How could anyone not have any “Santas” in his life to give him something, however trivial? My family wasn’t wealthy, but we always had a nice little tree, candies and special snacks around the house, and some pretty presents. That they were often of the “socks-and-underwear” variety didn’t blunt the fact that we had loving Santas who bothered to make a nice Christmas for us kids. I couldn’t imagine the life of a Charlotte who didn’t have any Santas who cared. Even kids in orphanages had groups that played Santa and got them something.

I suppose that is when it dawned on me then that life wasn’t always fair. I went home and hugged my no-longer-new Judy doll.

1 komento »

RSS feed for comments on this post. TrackBack URI

  1. Poor Charlotte! I hope she grew up and married rich.


Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

Create a free website or blog at WordPress.com.
Entries kaj komentoj feeds.

%d bloggers like this: