La Amikino de Panjo / Mama’s Friend

Oktobro 3, 2009 je 00:35 | Blogis en Esperanto | 5 Komentoj

Jen interesa historio de la patrino, kiu edziniĝis en la jaro 1950:

Panjo (staranta) kaj Bess, 1947 / Mama (standing) and Bess, 1947

Panjo (staranta) kaj Bess, 1947 / Mama (standing) and Bess, 1947

Mi certe ne rekomendas, ke iu geedziĝu en la aĝo de 18 jaroj, sed tio ne estis malordinara tiam. Kaj kvankam mi bedaŭris tion multfoje (plejparte ĉar mi sentis, ke mi estu en altlernejo, kaj ke mi povas fari pli en la vivo, ol ŝanĝi bebtukojn kaj diveni alian manieron fari hamburgeron), mi ne pripensis simple eksedziniĝi. Mi sentis kvazaŭ mi devas kalkuli aferojn.

Mi havis plurajn amikojn tiam, de la gimnazio, ktp., kun kiuj mi ankoraŭ restis en kontakto, kaj ili ĉiuj ŝajnis havi pli ĝojan vivon, ol mi. (Mi pasigis multe da tempo plorante dum la nokto ankaŭ pri tio.) Mi demandas min nun, ĉu ili reale havis pli ĝojan vivon, ol mi, aŭ simple ŝajnis esti. Iu amikino, Bess (kiun mi enviis), diris al mi poste, ke ŝi envias mi, ĉar mi kapablis havi tiujn mirindajn infanojn “kiam ajn mi volas” (haha). Ŝajnis, ke ŝi ne povis koncipi kun sia edzo, Joe.

Joe estis samklasano de mia frato. Bess estis de la gimnazio en la proksima urbeto. Mi konatiĝis kun ŝi je la nokto, kiam mi abiturientiĝis je la gimnazio, kaj ŝi rendevuis kun Joe je ĉi tiu sama nokto, kaj Joe estis plej bona amiko de mi ofta rendevulo, Boris. Eĉ mi rendevuis kun Joe en la gimnazio. Mi jam kandidatiĝis kaj akiris sekretarian oficon ĉe la ŝua kompanio Louis en la urbocentro St. Charles, kaj oni atendis, ke mi komencos je la tago, post kiam mi abiturientiĝos. Kiam mi alvenis ĉe laboro, mi estis tre suprizita trovi, ke ankaŭ Bess eklaboras tie! Mi opiniis, ke estas mistere.

Kiam mi loĝis en San Diego en la jaro 1954, Bess kaj Joe geedziĝis kaj loĝis en Oklahomo, kaj ŝi kaj mi kutimis ofte skribi. Ŝi sendube vizitis St. Charleson, kie ŝia familio loĝis, do mi ne estu surprizita ricevi leteron de ŝi kun poŝtstampo de St. Charles, sed iun tagon, mi ricevis leteron de tie, kaj mi pensis, simple tenante la fermitan leteron: “Io misas. Joe mortis.” Mi neniam havas tiajn sentojn, estante totale malkunsenteme, sed mi pravis. Kiam mi legis la leteron (kiun, mi pasie volas, ke mi ankoraŭ havus), ŝi diris al mi, ke Joe mortis, kiam lia aeroplano maltrafis la surteriĝon sur aviadilŝipo dum praktiko kaj kraŝis en la oceanon, kaj ke ŝi loĝas ĉe siaj gepatroj kelktempe. Mi estis ŝokita kaj malĝojega, ĉar mi ŝatis ilin ambaŭ tiel, kaj Joe estis la unua “korligita” persono, kiun mi konis (en mia propra generacio, mi volas diri), kiu mortis.

Post la morto de Joe, Bess rakontis al mi misterajn historiojn. Unu temis pri, kiam ŝi rendevuis kun viro, kaj tiam Joe ŝajnis “aperi” al ŝi, kaj li diris al ŝi, ke li ne obĵektas, se ŝi reedziniĝos, sed ne kun tiu ĉi ulo, ĉar li estas malbona. Tial ŝi malkuniĝis kun la ulo. Bess poste edziniĝis kun tre agrabla viro, kun kiu mi konatiĝis poste sed kies nomon mi ne memoras. Li havis filon de antaŭa geedzeco, eta “Iu la Juna,” kiun ŝi amis kvazaŭ sia propra filo, kaj ŝi fine koncipis (pro tio estis tre verŝajne, ke ŝia antaŭa “ne-povas-koncipi” problemo estis la problemo de Joe) kaj naskis beletan filineton nomitan Dorothy (kiu tre similis Besson). Ili ŝajnis havi feliĉan vivon kune, kiel ŝi vere meritis.

Mi eble antaŭe menciis, ke Bess estas la amikino, kiu similis mian ĝeneralan grandecon, silueton kaj koloron (kvankam ni ne similis unu alian vizaĝe), kaj ni aĉetis similajn vestaĵojn kaj vestis nin simile kelkfoje (ni laboris ĉe la sama loko post kiam ni abiturientiĝis), kaj mi aŭdis homojn flustri “ĝemelojn”, kiam ni preterpasis. Estis amuze (kaj freneze).

Jen foto de ŝi kaj mi en mia malantaŭa ĝardeno, kaj foto de ŝi kaj Joe en Oklohomo. Mi ne havas pli freŝajn fotojn de ŝi, laŭ mia scio, kaj mi perdis kontakton kun ŝi antaŭ multaj jaroj. 

 * * * * * * * * * *

Here is an interesting story from my mother, who got married in 1950:

Bess kaj Joe, 1954 / Bess and Joe, 1954

Bess kaj Joe, 1954 / Bess and Joe, 1954

I certainly don’t recommend anybody getting married at the age of 18, but it wasn’t uncommon then. And even though I regretted it a lot of times (mostly because I felt like I ought to be in college and that I could do more in life than change diapers and figure out another way to make up hamburger), I never thought about just getting a divorce. I felt like I had to work things out.

I had several friends at that time, from school, etc., with whom I still kept in touch, and they all seemed to be having a better time in life than I. (I spent a lot of time crying at night about that, too.) I wonder now if they really were doing all that well or just sounding better. One friend, Bess (whom I had envied), told me later that she envied me for being able to have those wonderful children “any time I wanted” (haha). It seemed that she was unable to conceive with her husband, Joe.

Joe was my brother’s classmate. Bess was from the high school in the next town. I met her the night I graduated from high school, as she was dating Joe that night, and Joe was a “best bud” of my frequent date then, Boris. I even dated Joe in school. I had already applied for and gotten a clerical job at Louis Shoe Company in downtown St. Charles and was due to start the day after graduation. When I got to work that day, I was quite surprised to find that Bess was also starting there! I thought it was eerie.

When I lived in San Diego in 1954, Bess and Joe had married and were living in Oklahoma, and she and I used to write a lot. She no doubt visited St. Charles where her family lived, so I shouldn’t have been surprised to get a letter from her postmarked St. Charles, but one day, I got a letter from there and I thought, just from holding the unopened letter, “Something’s wrong. Joe’s dead.” I never have feelings like that, being totally non-empathic, but I was right. When I read the letter (which I passionately wish I still had), she told me that Joe had been killed when his plane missed the landing on an aircraft carrier during practice and crashed into the ocean, and that she was back home with her parents temporarily. I was shocked and heartbroken, because I liked them both so much and it was the first “close-up” person I knew (in my own generation, I mean) that had died.

After Joe’s death, Bess told me some eerie stories. One was about her dating a man and Joe seemed to “appear” to her and tell her he didn’t mind her remarrying, but not that guy as he was bad news. So she broke up with the guy. Bess later married a very nice man, whom I met later but whose name I can’t remember. He had a son by a previous marriage, little “Somebody, Jr.,” whom she loved like her own son, and she finally conceived (making it highly possible that her previous “can’t-conceive” problem was Joe’s problem) and had a cute little daughter named Dorothy (who looked just like Bess). They seemed to have a happy life together, as she well deserved.

Bess is the friend I may have previously mentioned who was my general size, shape, and coloring (though we didn’t look alike facially), and we’d buy garments alike and dress alike sometimes (we worked at the same place after graduation), and I’d hear people whisper “twins” as we went by. It was funny (and silly).

Here’s a picture of her and me in my back yard, and one of her and Joe in Oklahoma. I don’t have any later ones of her, as far as I know, and I lost track of her many years ago.

5 Komentoj »

RSS feed for comments on this post. TrackBack URI

  1. Very pleasant story. Poor Joe. I’m glad Bess ended up having a happy life.

  2. What an interesting story. Things sure were different back in the old days, weren’t they. It’s so helpful to my Esperanto learning to see them both ways.

  3. La historio estas tre interesa.

  4. Por mi estis interese tralegi la historio. Dankon!

  5. It’s very sad to lose track of people who were once so dear to us.


Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

Blog at WordPress.com.
Entries kaj komentoj feeds.

%d bloggers like this: