Albumo / Album

Novembro 10, 2012 je 10:05 | Blogis en Esperanto | 4 Komentoj

Albumo estas libro de pasaĵoj
Mi konservas mian familian albumon
Jen mia patro kun mia patrino
La tago de ilia geedziĝo

Jen mia frato
Kiom li aĝas?
Li havas kvar jarojn
Li portas mallongan pantalonon

Poste, li havas dek jarojn
Jen mi! Kun mia hundo
Ho, mia hundo Franko
La kamarado de mia infanaĝo

Fermu ĉi tiun albumon!
Estas triste, kiel la tempo pasas
La junaj estas maljunaj
La maljunaj estas mortaj

Estas triste
Familia albumo
La turnado de la paĝoj
Kaj mi vidas la pasadon de la vivo

* * * * * * * * * *

* * * * * * * * * *

An album is a book of passages
I preserve my family album
Here is my father with my mother
The day of their wedding

Here is my brother
How old is he?
He is four years old
He’s wearing short pants

Later, he is ten years old
Here, it’s me! With my dog
Oh, my dog Frank
The companion of my childhood

Close this album!
It’s sad, how the time passes
The young are old
The old are dead

It’s sad
A family album
The turning of the pages
And I see the passage of life

Amuza Historieto / Amusing Story

Novembro 4, 2012 je 12:36 | Blogis en Esperanto | 6 Komentoj

Iam vivis sola maljunulo. Li volis planti legomojn en sia ĝardenon, sed la tero estis preskaŭ malmola kiel stono, kaj en lia aĝo tia laboro estus malfacila por li. La filo de la maljunulo volis helpi sian patron sed ne povis ĉar li estis en malliberejo. La maljunulo skribis leteron al sia filo.

“Kara filo mia, mi ne plu havas bonan sanon aŭ fortecon por planti legomojn en la ĝardenon. Se vi estus ĉi tie, vi farus la laboron por mi, kaj mi ne havus ĉi tiajn problemojn. Via amanta patro.”

Post kelkaj tagoj la maljunulo ricevis leteron de sia filo: “Kara paĉjo, je Dio, ne fosu en la ĝardeno! En la teron mi kaŝis la korpon.”

Sekvatage al la domo de la maljunulo venis multe da policistoj, kiuj fosis la tutan teron de la ĝardeno, serĉante la korpon; tamen, ili trovis nenion.

La maljunulo skribis alian leteron al sia filo kaj klarigis, kio okazis. La filo respondis: “Kara paĉjo, mi helpis vin laŭ ĉiuj miaj povoj. Ĝuu vian legomoĝardenon! Via amanta filo.”

* * * * * * * * * *

* * * * * * * * * *

Once there was an old man who lived alone. He wanted to plant vegetables in his garden, but the ground was almost as hard as stone, and at his age that kind of labor would be difficult for him. The old man’s son wanted to help him but he could not because he was in prison. The old man wrote a letter to his son.

“My dear son, I no longer have good health or strength to plant vegetables in the garden. If you were here, you could do the work for me and I wouldn’t have these kinds of problems. Your loving father.”

After a few days, the old man received a letter from his son: “Dear Dad, for goodness’ sake, don’t dig in the garden! That’s where I hid the body.”

The next day a large group of police showed up at the old man’s house and dug up the entire garden, searching for the body; however, they found none.

The old man wrote a letter to his son, explaining what happened. The son replied, “Dear Dad, I helped you the best way I could. Enjoy your vegetable garden! Your loving son.”

Traduko Ekzerco / Translation Exercise 18

Februaro 19, 2010 je 20:25 | Blogis en Esperanto | 4 Komentoj

Leciono XXXVI el la libro A Complete Grammar of Esperanto by Ivy Kellerman, 1910

Esperanto-Traduko / Esperanto Translation

La gravaj aferoj de respubliko estas administrataj de personoj reprezentantaj la personojn, kiuj loĝas tie. La loĝantoj estas bone reprezentataj kaj estas kiel eble plej liberaj. Klerigitaj personoj ofte preferas loĝi en respubliko. Personoj havantaj bonan reĝon estas tre feliĉaj, sed tiuj havantaj malbonan reĝon estas kiel eble plej malfeliĉaj. Nuntempe estas tre malmultaj tiranoj. Plejmultaj reĝoj de Eŭropo estas laŭdindaj. Tiu nacio, kiu estis la plej klerigita antaŭ mil jaroj, estis la ĉina nacio. La tiamaj ĉinoj jam havis bonajn presistojn inter ili. Oni diras, ke la ĉinoj trinkas tiom da teo, kiom du aŭ tri samtempaj nacioj. La plej antikva nacio en Eŭropo nomiĝas San-Marino. Ĝi situas apud la montaro, norde en la multe laŭdata itala lando. Ĝi enhavas nur dudek du kvadratajn mejlojn kaj estas, tial, unu el la plej malgrandaj respublikoj en la mondo. Antaŭ mil kvarcent jaroj ĝi estis jam respubliko, kaj ĝi estas ankoraŭ la sama respubliko. La loĝantoj estas energiaj kaj paciencaj kaj havas tiom da manĝaĵo, kiom ili bezonas. Estas bakistoj, butikistoj kaj multaj laboristoj inter ili. Ili ne pensas pri komerco aŭ multe ŝanĝas siajn kutimojn. Ili malofte faras tedajn vojaĝojn sed restas pace hejme.

* * * * * * * * * *

* * * * * * * * * *

Lesson XXXVI from the book A Complete Grammar of Esperanto by Ivy Kellerman, 1910

Originala Angla Versio / Original English Version

The serious affairs of a republic are managed by persons representing the persons who live there. The inhabitants are well represented and as free as possible. Enlightened persons often prefer to live in a republic. Persons who have a good king are very happy, but those who have a bad king are as unhappy as possible. Nowadays there are very few tyrants. The majority of the kings of Europe are praiseworthy. That nation, which was most enlightened a thousand years ago, was the Chinese nation. The Chinese of that time already had good printers among them. It is said that the Chinese drink as much tea as two or three contemporary nations. The oldest republic in Europe is named San Marino. It is near the mountains, in the northern part of the much-praised Italian land. It contains only twenty-two square miles and is, therefore, one of the smallest republics in the world. Fourteen-hundred years ago it was already a republic, and it is still that same republic. The inhabitants are energetic and patient and have as much to eat as they need. There are bakers, shopkeepers, and many laborers among them. They do not think about commerce or greatly change their customs. They seldom take tiresome journeys but remain peacefully at home.

Traduka Ekzerco / Translation Exercise 17

Januaro 18, 2010 je 17:10 | Blogis en Esperanto | 5 Komentoj

Leciono XXXIII el la libro A Complete Grammar of Esperanto de Ivy Kellerman, 1910

Esperanto-Traduko / Esperanto Translation

Mia amiko ŝatas loĝi urbe, sed lia edzino preferas loĝi kampare en ilia malgranda dometo. Tie ŝi povas vidi kaj flari la florojn kaj fari longajn promenadojn en la apudaj kamparoj kaj arbaro. Troviĝas ofte centoj da homoj en vilaĝo, sed troviĝas miloj da homoj en urbo. Ju pli granda urbo estas, des pli grandaj kaj bonaj ĝiaj butikoj estas. Due, oni povas urbe aĉeti pli bonan panon, legomojn kaj kukon. Trie, oni povas trovi ankaŭ pli bonajn gantojn, ĉapelojn kaj ŝuojn tie, kaj la prezo estas ofte malpli. Tial, mi uzas la okazon, kiam mi iras urben, kaj kutime aĉetas paron da novaj gantoj. Mi ankoraŭ portas paron da gantoj, kiujn la pluvo difektis. Malgraŭ sia malbela koloro, ili estas ankoraŭ dikaj kaj bonaj. Sed baldaŭ mi aĉetos tian paron, kia pendas en la fenestro de tiu butiko. La prezo estas malalta, kaj mi bezonas novan paron nun, ĉar mia kuzo invitis min al malgranda festo ĉe sia domo. Mi ĝentile akceptis lian inviton kaj diris, ke mi volonte estos lia gasto. Ni estas bonaj amikoj, kvankam li estas pli juna, ol mi. Mia kuzino, lia fratino, estas pli maljuna, ol li, sed li estas tiel alta, kiel ŝi. Mi estis ĵus sendonta leteron al li, kiam li frapis sur nia pordo. Lia vizito anstataŭos mian leteron. Kiam li estis ironta, mi ĝisis lin kaj diris, ke mi renkontos lin en la parko morgaŭ. Mi opinias, ke ni havos agrablan promenadon, kvankam la vetero estas ankoraŭ rimarkinde malvarma, same kiel estis antaŭ du aŭ tri monatoj.

* * * * * * * * * *

* * * * * * * * * *

Lesson XXXIII from the book A Complete Grammar of Esperanto by Ivy Kellerman, 1910

Originala Angla Versio / Original English Version

My friend likes to live in the city, but his wife prefers to live in their little cottage in the country. There she can see and smell the flowers and can take long walks in the adjacent fields and forest. There are often hundreds of people in a village, but there are thousands of people in a city. The larger a city is, the larger and better its stores are. In the second place, one can buy better bread, vegetables, and cake in the city. Thirdly, one can also find better gloves, hats, and shoes there, and the price is often less. Therefore, I make use of the opportunity when I go to the city and usually buy a pair of new gloves. I am still wearing a pair of gloves that the rain spoiled. Notwithstanding their ugly color, they are still thick and good. But soon I shall buy such a pair as is hanging in the window of that store. The price is low, and I need a new pair now, for my cousin has invited me to a small party at his house. I accepted his invitation courteously and said that I would gladly be his guest. We are good comrades, although he is younger than I am. My cousin, his sister, is older than he is, but he is as tall as she. I was just about to send a letter to him at the minute that he knocked on our door. His visit will take the place of my letter. Just as he was going away, I said goodbye to him and said that I would meet him in the park tomorrow. I think that we shall have a pleasant walk, although the weather is still remarkably cold, the same as it was two or three months ago.

Aŭtovendisto Forkaptita el Aŭtovendejo / Car Salesman Kidnapped off Lot

Decembro 14, 2009 je 23:21 | Blogis en Esperanto | 9 Komentoj

WEST SPRINGFIELD, Masaĉuseco, Usono, la 16-an de oktobro 2009 — Aŭtovendisto estas forkaptita el aŭtovendejo, kiam viro testveturiganta aŭton kun li refuzis reveni al la aŭtovendejo.

Aleh KOT, 32, de West Springfield, aliris la vendiston ĉe Balise Honda Aŭtovendejo en West Springfield je ĉirkau 1.00 ptm ĵaŭdon, volante testveturigi nigran 2010 Honda Accord, kaj la vendisto akompanis lin. Kiam la testveturigo ŝajnis kontinui tro longe, la vendisto petis, ke Kot revenu al la aŭtovendejo, sed Kot rifuzis. Kot tiam veturis pli ol 1,609 kilometrojn, kaj la vendisto estis kun li dum la unua parto de la vojaĝo. Kiam la aŭto ekmalrapidis ĉe la pagstando proksime al la ŝtatbordo Masaĉuseco, la vendisto elsaltis el la aŭto. La sekvan tagon Ŝtata Patrolo Viskonsino haltigis Koton, ĉar li estis veturanta pli ol 145 kilometrojn hore. Malkovrinte, ke la aŭto estis raportinta ŝtelita, oni arestis lin.

“Ke li ne estis haltigita de la polico ĝis tiam estas miriga,” diras Larry Bass, direktoro de Balise Honda Aŭtovendejo. “Ni simple feliĉas, ke oni kaptis lin kaj ke nia vendisto ne estas vundita.”

Se Kot veturus sur la Interŝtata Aŭtovojo 90 la tutan veturon de okcidenta Masaĉuseco al Viskonsino, li veturus preter plurajn grandajn urbojn inklusive de Bufalo, Klevlando kaj Ĉikago. Per rapideco de 97 kilometroj hore, veturi 1,622 kilometrojn senhalte pasigas proksimume 16 horojn kaj 41 minutojn. Sed Kot faris tion dum ĉirkaŭ 15 horojn, kio signifas, ke la averaĝa rapideco estis 108 kilometrojn hore, ne inklusive de tempo por akiri benzinon, manĝaĵon aŭ uzi la necesejon. La 2010 Honda Accord kun 70-litra benzinrezervujo havas veturatingopovon de ĉirkaŭ 740 kilometroj, kio signifas, ke Kot devis halti almenaŭ unufoje.

Kot neniam diris al la polico, kiu estas lia ircelo.

* * * * * * * * * *

La distanco de West Springfield al Janesville, Viskonsino estas 1,622 kilometroj. Kutima veturotempo estas proksimume 16 horoj kaj 41 minutoj, laŭ MapQuest.

* * * * * * * * * *

WEST SPRINGFIELD, Mass., October 16, 2009 — A car salesman was kidnapped from an auto dealership when a man, while test driving a car, refused to bring him back.

Aleh Kot, 32, of West Springfield, approached the salesman at Balise Honda in West Springfield at around 1:00 p.m. on Thursday, wanting to test drive a black 2010 Honda Accord. When the test drive seemed to go on too long, the salesman asked Kot to return to the car dealership, but Kot refused. Kot ended up driving over 1,000 miles (1,609 km), with the salesman along for the ride for the first leg of the journey. When the car slowed at the tollbooth near the Massachusetts state line, the salesman was able to jump out of the car. The following day Wisconsin State Patrol pulled Kot over for speeding 90 mph (145 km/h), and authorities arrested him after it was determined that the car had been reported as stolen.

“For him not to be stopped by a state trooper until then is astonishing,” says Larry Bass, general manager for Balise Honda. “We’re just glad they caught him and our salesman was not injured.”

If Kot stayed on Interstate 90 the entire way from western Massachusetts to Wisconsin, he would have driven past several populated areas including Buffalo, Cleveland, and Chicago. At an average speed of 60 mph (97 km/h), driving 1,008 miles (1,622 km) nonstop would take approximately 16 hours and 41 minutes. But Kot made it in a little over 15 hours, meaning his average speed was 67 mph (108 km/h), and that doesn’t count time lost to pit stops for fuel, food, or to use the rest room. A 2010 Honda Accord, with an 18.5-gallon (70-liter) gas tank, has a cruising range of about 460 miles (740 km), meaning Kot had to stop at least once.

Kot never told police what his destination was.

Porko Savas la Vivon de Virino / Pig Saves Woman’s Life

Decembro 6, 2009 je 00:09 | Blogis en Esperanto | 9 Komentoj

PITSBURGO, Pensilvanio, Usono, la 10-an de oktobro 1998 — La vivo de virino suferinta koratakon estas savita de ŝia dorlotbesto, Vjetnama pendventra porko, kiam la porko ŝajnigis esti senviva sur la strato, por voki helpon.

Jo Ann ALTMAN, 61, de Beaver Falls, Novjorko, havis libertempon kun la edzo, Jack, ilia hundo, Bear, kaj ilia vjetnama pendventra porko, Lulu, ĉe la ŝtata parko Presque Isle, Pensilvanio, je la 4-a de aŭgusto 1998. Tiun matenon, Jack forlasis la ruldomon je 5.00 atm por fiŝado-ekskurso. Kiam Jo Ann provis ellitiĝi pli malfrue tiun matenon, ŝi malorientiĝis kaj kapturniĝis. Ŝi fine povis ellitiĝi, sed tiam ŝi kolapsis. Jo Ann ne povis movi, sentis sin naŭza kaj havis ekstreman doloron en la brako kaj brusto. Suferinte koratakon 18 monatojn antaŭe, Jo Ann sciis, ke ŝi havas alian koratakon.

“Mi provis krii por voki helpon, sed neniu ŝajnis aŭdi min,” diras Jo Ann. “Mi povis akiri mian vekhorloĝon kaj ĵeti ĝin tra la fenestro, sed neniu venis. Bear kaj Lulu estis rigardantaj min kaj plorantaj. Mi preĝis al Dio, ke li zorgu pri mia familio, kaj mi diradis al Lulu: ‘Iru kuŝiĝi,’ sed ŝi ne faris. Tiam ŝi malaperis.”

Neniam antaŭe elirinte el la ĝardeno hejme en Novjorko, Lulu stringis sin tra la hundopordo de la ruldomo kaj kuris al la plej proksima strato. Pezante tiam 57 kilogramojn (125 funtojn), Lulu kuŝiĝis meze de la strato. Kiam aŭtoj ne haltis, ŝi revenis al la ruldomo por kontroli Jo Annon, kaj poste revenis al la strato.

“Lulu revenadis kaj malaperadis denove,” diras Jo Ann. “Mi havis nenian ideon, kion ŝi faris. Pro la doloro, dek minutoj ŝajnis kvazaŭ vivodaŭro. Ĉiufoje, kiam Lulu revenis, mi provis konvinki ŝin kuŝigi, sed ŝi ne faris. Mi memoras, ke Lulu revenis kaj foriris denove, kaj mi simple fermis la okulojn kaj atendis la doloron foriri.”

Post ĉirkaŭ kvardek kvin minutoj, la celkonscia porko finfine povis konvinki junan veturiston halti. Li ekiris al Lulu, sed tuj kiam li alproksimiĝis al ŝi, ŝi stariĝis kaj ekpiediris al la ruldomo. Lulu piediradis kaj kelkfoje kontrolis por certi, ke la viro sekvis ŝin. Ŝi gvidis lin rekte al la pordo de la ruldomo.

“Mi aŭdis viron vokanta ekster la pordo: ‘Sinjorino, via porko malbone fartas,’” diras Jo Ann. “Mi povis trovi sufiĉan forton por krii: ‘Ankaŭ mi! Bonvolu voki helpon!’”

Komprenante, ke estis problemo, la viro kuris al la kampadejo-akceptejo kaj vokis helpon. Oni alportis Jo Annon al hospitalo, kaj ĉar Lulu tranĉvundiĝis je la ventro pro stringinte sin tra la hundopordo, oni alportis ŝin al bestkuracisto. Tamen, ĉi tiu estis la sola vunda ricevita de Lulu, kio estas rimarkinda konsiderante, ke ŝi kuŝis sur okupita strato dum longa tempo, provante haltigi aŭtojn. Sed sen la heroaĵoj de Lulu kaj la rapidpensada juna fremdulo sur la strato, aferoj povus esti tre malsamaj.

Oni rekompencis Lulun pere de marmelada benjeto kaj honoris ŝin pere de premio por kuraĝo de la ASPCA (Usona Socio por Preventado de Krueleco al Bestoj).

“Mi treege bonŝancas vivi,” diras Jo Ann. “Lulu savis mian vivon.”

* * * * * * * * * *

* * * * * * * * * *

PITTSBURGH, Penn., October 10, 1998 — A woman’s life was saved by her pet Vietnamese pot-bellied pig, after the woman suffered a heart attack, and the pig “played dead” in the street in order to summon help.

Jo Ann Altman, 61, of Beaver Falls, N.Y., was vacationing with her husband, Jack, their dog, Bear, and their Vietnamese pot-bellied pig, Lulu, at Presque Isle State Park, Penn., on August 4, 1998. That morning, Jack left the couple’s trailer at 5:00 a.m. for a fishing excursion. When Jo Ann tried to get out of bed later that morning, she felt disoriented and dizzy. She managed to force herself out of bed, but as she did she collapsed. Jo Ann could not move, felt nauseated, and had severe pains in her arm and chest. Having suffered a heart attack 18 months prior, Jo Ann knew that she was experiencing another heart attack.

“I tried to scream for help but no one seemed to hear me,” says Jo Ann. “I managed to reach for my alarm clock and throw it through the window, but no one came. Bear and Lulu were just looking at me and whimpering. I was praying to God to take care of my family, and I kept saying to Lulu, ‘Go lie down,’ but she wouldn’t. Then she disappeared.”

Lulu, who had never previously left the confines of the yard at home in New York, squeezed her way through the trailer’s doggy door and ran to the nearest road. Lulu, who weighed about 125 pounds (57 kg) at the time, lay down in the middle of the road. When cars would simply drive around the massive animal, Lulu would run back to the trailer to check on Jo Ann and then return to the road.

“Lulu would keep returning and then disappearing again,” says Jo Ann. “I had no idea what she was doing. With all the pain, ten minutes felt like a lifetime. Every time Lulu came back, I would try to get her to lie down, but she wouldn’t. I remember Lulu coming back and leaving again, and I just shut my eyes and waited for the pain to go.”

After about forty-five minutes, the determined pig finally managed to persuade a young motorist to stop. He went over to Lulu, but as soon as he approached her, she got up and started to walk toward the trailer. Lulu kept walking, occasionally checking to make sure the man was following her. She led him right to the door of the trailer.

“I heard a man calling from outside the door, ‘Lady, your pig’s in distress,’” says Jo Ann. “I managed to find enough energy to shout back, ‘So am I! Please call an ambulance!’”

Realizing there was a problem, the man ran to the campground reception office and dialed 911. Jo Ann was rushed to the hospital, and Lulu, having cut the underside of her belly from squeezing in and out of the doggy door, was taken to a veterinarian. However, this was the only injury Lulu sustained; remarkable considering she lay on a busy highway for lengthy periods of time trying to stop cars. But were it not for the heroics of Lulu and the quick thinking of the young stranger on the road, things could have been very different.

Lulu was rewarded with a jelly donut and was honored with the ASPCA‘s Trooper Award for bravery.

“I’m extremely lucky to be alive,” says Jo Ann. “Lulu saved my life.”

Rompŝtelisto Batata de Emerita Boksisto / Burglar Beaten by Retired Boxer

Novembro 29, 2009 je 00:01 | Blogis en Esperanto | 7 Komentoj

OXFORD, Anglio, la 30-an de junio 2009 — Gregory McCALIUM, 24, ricevis severajn vizaĝovundojn, post kiam li enrompiĝis en la hejmon de sia grandaĝa najbaro sen scii, ke lia najbaro estas emerita boksisto.

Frank CORTI, 72, antaŭa debutanta boksoĉampiono kaj gajninto de la Ĉampionado de la Nacia Asocio de Knaboj-Kluboj en Birmingham en la aĝo de 16, trovis rompŝteliston McCalium en sia hejmo kaj batis lin dufoje. La batoj estis tiel fortaj, ke McCalium, ĵus ekŝovinte tranĉilon al Corti, poste aspektis kvazaŭ li estis en “aŭta akcidento.” Corti tiam detenis McCaliumon, ĝis la polico alvenis.

La okazo estis la kulmino de longtempa disputado pri bruo inter la najbaroj, kiuj loĝas en Botley, Oxford. Corti eksplikis, ke li estis vekita nokte de najbara bruo dum pluraj monatoj antaŭ la okazo.  Corti diris: “Oni kutimis brufermi la pordojn, tiam oni ekfestis. Oni povis aŭdi kriojn, kriegojn kaj muzikon.”

Laŭ Corti, je la nokto de la 18-a de aŭgusto pasintjare, McCalium laŭte festis en sia domo, kiam la polico alvenis pro plendo de najbaro. McCalium supozis, ke Corti faris la plendon. Corti poste vokis la policon, dum McCalium batis sur la antaŭa pordo de lia domo je ĉirkaŭ 6.30 atm. Post du horoj, Corti diris, ke li iris malsupren kaj vidis McCaliumon en sia koridoro. Corti rakontis: “La akuzito eltiris tranĉilon. Ĝi ne estis kutima tranĉilo. Ĝi estis kiel latunaĵo kun ses klingoj. Li faris strektranĉan movon al mi. Mi retropaŝis. Li maltrafis min, bonŝance. Dum li malekvilibriĝis, mi ekkaptis ambaŭ liajn pojnojn kaj tenis liajn brakojn kontraŭ la muro. Mi ordonis lin faligi la tranĉilon, sed li rifuzis. Mi kriis al la edzino voki la policon. Mi estis nepre terurata. Mi kredis, ke mi devas fari ion aŭ mi mortos, do mi maltenis liajn pojnojn. Bonŝance, mi povis surprizi lin ĉar mi ŝanĝis mian pozicion kaj batis lin per la dekstra mano. Tio estis ĝuste sub la okulo. Mi ne senkonsciigis lin, sed li estis svenigata. Mi aŭdis la tranĉilon fali. Ni luktis. Mi provis treni lin el la malantaŭa pordo. Ni ambaŭ falis sur la plankon. Por subigi lin, mi devis bati lin, kio tute ne plaĉis al mi. Mi tiam kuŝis sur li, ĝis la polico alvenis.”

Dum sia juĝado en Marto, McCalium pretendis, ke li ne povas memori la okazon. Oni kondamnis lin je kvar kaj duono jaroj en prizono, kaj juĝisto diris al li, ke li ricevas ĝuste tion, kion li meritas.

Post la kondamno, Corti diris: “Mi timis, kiam li komence eltiris la tranĉilon, sed la plejparto da homoj agus same. Se oni ne povus defendi tion, kio apartenas al oni, io misus pri la mondo. Se necese, mi farus tion denove.”

* * * * * * * * * *

* * * * * * * * * *

OXFORD, England, June 30, 2009 — Gregory McCalium, 24, was left with severe facial wounds after he broke into his elderly neighbor’s home, without realizing that his neighbor was a retired boxer.

Frank Corti, 72, a former junior boxing champion and winner of the National Association of Boys’ Clubs Championship in Birmingham at age 16, upon discovering intruder McCalium in his home, sprang into action and delivered two right hooks. The blows were so powerful that McCalium, who had just lunged at Corti with a knife, was left looking like he had been in “a car accident.” Corti then restrained McCalium until police arrived.

The incident was the culmination of a long-running dispute over noise between the neighbors, who live in Botley, Oxford. Corti described how he had been woken during the night by noise from next door for several months before the incident. Corti said, “They would slam the doors, then they would start partying. You could hear shouting, screaming, and music.”

According to Corti, on the night of August 18 of last year, McCalium was having a rowdy party at his house when police arrived after a complaint from a neighbor. McCalium assumed that Corti had made the complaint. Corti later called police when McCalium was banging on the front door of Corti’s house at about 6:30 a.m. Two hours later, Corti said he came downstairs and saw McCalium in his hallway. Corti recounted, “The accused produced a knife. It was no ordinary knife. It was more like a six-bladed knuckle duster. He made a slashing movement at me. I stepped back. He missed me, fortunately. While he was off balance, I grabbed both of his wrists and managed to pin his arms against the wall. I told him to drop the knife, but he wouldn’t. I shouted to my wife to ring the police. I was absolutely petrified. As I saw it, it was a matter of do or die, so I let his wrists go. Fortunately, the element of surprise was with me, so I adjusted my position and hit him with my right hand. It was just below the eye. I did not knock him out, but he was stunned. I heard the knife drop. We grappled. I was trying to drag him out of the back door. We both fell to the floor. I had to subdue him by punching him, which I did not take a great deal of pleasure in. I then lay on top of him until the police arrived.”

At his trial in March, McCalium claimed he could not remember the incident. He was sentenced to four and a half years in prison after a judge told him he had “got what he deserved.”

After sentencing, Corti said, “I was scared when he first drew the knife, but most people would have acted in the same way. If you can’t defend what’s yours, where are we at? If I needed to, I would do it again.”

Pasanto Puŝas Sinmortigonton de sur Ponto / Passer-by Pushes Suicidal Man off Bridge

Novembro 25, 2009 je 00:02 | Blogis en Esperanto | 5 Komentoj

GUANGZHOU, Ĉinio, la 23-an de majo 2009 — Pasanto puŝis sinmortigonton de sur ponto, ĉar li laciĝis de la “egoisma agado” de la viro, laŭ ĉinaj novaĵo-raportoj.

LAI Jiansheng, 66, emerita soldato, pasis la ponton Haizhu en la urbo de Guangzhou, kiam li vidis CHENon Fuchao minacantan salti. Chen prokrastis trafikon dum kvin horoj, allogante amason ĉe la ponto. Lai oferis paroli al Chen por konvinki lin veni malsupren de sur la ponto, sed la polico rifuzis permisi tion. Lai tiam trarompis la polican kordonon kaj grimpis supren tien, kie Chen sidis. Lai salutis Chenon pere de manpremo kaj tiam puŝis lin de sur la ponto. Chen falis ok metrojn (26 futojn), surteriĝante sur parte aeritan krizan aerokusenon, kiun la polico jam metis sub la ponton. Chen travivis kun minoraj vundoj je la kubuto kaj spino kaj nun resaniĝas en hospitalo. Lai, kun larĝa rideto sur la vizaĝo, salutis la konsternitan amason, dum li spektis Chenon fali.

Lai motivis siajn agadojn, dirante: “Mi puŝis lin de sur la ponto, ĉar saltontoj kiel Chen estas tre egoismaj. Iliaj agadoj malobservas multe da publikaj koncernoj. Ili vere ne kuraĝas mortigi sin. Anstataŭe, ili simple volas interesi la rilatajn registarestrecojn pri siaj petegoj.”

Chen volis mortigi sin, ĉar li ŝuldis du milionojn da juanoj ($294,000), post malsukcesa konstruprojekto. La polico eskortis Laion for sed ne diris, ĉu oni imputos lin pri delikto. Oni poste liberigis lin pere de kaŭcio.

La ponto akiris makabran reputacion, ĉar 11 personoj provis salti dum la antaŭaj du monatoj. 

* * * * * * * * * *

* * * * * * * * * *

GUANGZHOU, China, May 23, 2009 — A passer-by pushed a would-be suicide jumper off a bridge because he was fed up at the man’s “selfish activity,” according to Chinese news reports.

LAI Jiansheng, 66, a retired soldier, was passing by the Haizhu Bridge in the city of Guangzhou when he saw CHEN Fuchao threatening to jump. Chen had held up traffic for five hours, drawing a crowd at the bridge. Lai offered to talk Chen down, but police refused to allow it. Lai then broke through the police barrier and climbed up to where Chen was sitting. Lai greeted Chen with a handshake and then pushed him off the bridge. Chen fell 26 feet (eight meters), landing in a partially inflated emergency air cushion that police had placed underneath the bridge. Chen survived with minor elbow and spine injuries and is now recovering in the hospital. Lai, with a broad grin on his face, saluted the dumbfounded crowd as he watched Chen fall.

Lai justified his actions, saying, “I pushed him off because jumpers like Chen are very selfish. Their actions violate a lot of public interests. They do not really dare to kill themselves. Instead, they just want to raise the relevant government authorities’ attention to their appeals.”

Chen wanted to kill himself because he had two million yuan ($294,000) in debt after a failed construction project. Police took Lai away but did not say whether he would be charged with any offense. He was later released on bail.

The bridge has gained a macabre reputation with 11 people attempting to jump in the previous two months.
 

Knabino Havas 56 Stelo-Tatuaĵojn sur Vizaĝo / Girl Has 56 Stars Tattooed on Face

Novembro 21, 2009 je 01:55 | Blogis en Esperanto | 9 Komentoj

BRUSELO, Belgio, la 16-an de junio 2009 — Belga dekkelkjarulino procesas kontraŭ tatuisto, post kiam ŝi laŭdire petis tri stelojn sur la vizaĝo kaj anstataŭe ricevis 56.

Kimberley VLAMINCK, 18, iris al loka tatuejo nomata La Tatuaĵo-Skatolo kaj estis helpota de rumana tatuisto Rouslan TOUMANIANTZ. Laŭ Vlaminck, ŝi petis Toumaniantzon tatui nur tri stelojn sur ŝian vizaĝon. Ŝi diras, ke Toumaniantz malbone parolis nur la anglan kaj la francan sed provis certi pri tio, kion ŝi deziris. Vlaminck diras, ke ŝi tiam ekdormis dum la procedo kaj vekis, trovante anstataŭe 56 stelojn trans la maldekstra flanko de la vizaĝo. Ŝi nun procesas kontraŭ Toumaniantz pri $14,000, la kosto de lasera kirurgio por forigi la tatuaĵojn.

Tamen, Toumaniantz diras, ke li donis al ŝi ĝuste tion, kion ŝi deziris. “Ŝi estis maldorma kaj rigardis en la spegulo kelkfoje, dum la procedo fariĝis. La problemojn komencis tiam, kiam ŝi iris hejmen, kaj ŝiaj patro kaj koramiko koleriĝis.”

Toumaniantz komence konsentis pagi duonon de la kosto de ŝia lasera kirurgio, dirante: “Kimberley malfeliĉas, kaj mi ne volas havi malkontentan klienton. Oni povas forigi tatuaĵojn per helpo de lasero. Mi konsentas pagi duonon de la kosto.”

Sed Vlaminck fine konfesis, ke ŝi ne ekdormis, ke ŝi deziris ĉiujn el la steloj kaj ke ŝi estis plene konscia pri tio, kion Toumaniantz faris. “Mi petis 56 stelojn kaj komence amegis ilin. Sed kiam la patro vidis ilin, li koleregiĝis. Do mi diris, ke mi ekdormis kaj ke la tatuisto eraris.”

Toumanaintz nun maldiras sian proponon kaj diras, ke ekde nun li akiros skribitan konsenton de klientoj, antaŭ ol li ektatuos. “Mi ne bedaŭras tion. Efektive, pro tio mi havas reklamadon.”

* * * * * * * * * *

* * * * * * * * * *

BRUSSELS, Belgium, June 16, 2009 — A Belgian teenager is suing a tattoo artist after she allegedly asked for three stars on her face and instead received 56.

Kimberley Vlaminck, 18, went to a local tattoo parlor called The Tattoo Box and was assisted by Romanian tattoo artist Rouslan Toumaniantz. Vlaminck claims that she only asked for three stars to be tattooed on her face. She states that Toumaniantz only spoke broken English and French but tried to be clear about what she wanted. Vlaminck says she then fell asleep during the procedure and awoke to instead find 56 stars across the left side of her face. She is now suing Toumaniantz for $14,000, the cost of the laser surgery she will need to remove the tattoos.

However, Toumaniantz says that he gave her exactly what she wanted. “She was awake and looked into the mirror several times as the procedure was taking place. The trouble all started when she went home and her father and boyfriend threw a fit.”

Toumaniantz initially agreed to pay for half of her laser surgery, saying, “Kimberley is unhappy and it is not my wish to have an unsatisfied client. There is a way to remove the tattoos with the help of a laser. I agree to pay for half the cost.”

But Vlaminck has finally confessed she did not fall asleep, that she wanted all the stars, and that she was fully aware of what Toumaniantz was doing. “I asked for 56 stars and initially adored them. But when my father saw them, he was furious. So I said I fell asleep and that the tattoo artist had made a mistake.”

Toumanaintz has now withdrawn his offer and says from now on he will get written consent from clients before he begins tattooing. “I don’t regret it. To tell you the truth, this has given me some publicity.”

Traduka Ekzerco / Translation Exercise 16

Novembro 17, 2009 je 18:24 | Blogis en Esperanto | 6 Komentoj

Alfredo la Granda / Alfred the Great

Leciono XXXII el la libro A Complete Grammar of Esperanto de Ivy Kellerman, 1910

Esperanto-Traduko / Esperanto Translation

Alfredo la Granda estis laŭdinda reĝo, kiu vivis antaŭ pli ol mil jaroj. Oni ankoraŭ parolas pri li, ĉar li ne nur tradukis multajn latinajn librojn al la angla lingvo, sed ankaŭ skribis angle. Li volis helpi la kamparanojn eĉ pli. Sed malamikoj ofte atakis lin, kaj fine ili venkis liajn soldatojn. Tiam ili rapidis tien, kie Alfred estis. Ili estis atakontaj lin, kiam li forrajdis kaŝe en grandan arbaron. Tie li restis iom da tempo en la domo de malriĉa arbaristo. Li portis tiajn ĉifonojn, kiajn kamparano kutime portas, kaj li ne diris al la arbaristo, kiu li estas. Iun tagon li sidis apud la fajro, scivolante: “Ĉu la malamikoj estos venkintaj miajn soldatojn la venontan semajnon?” La edzino de la arbaristo diris: “Ĉu vi sidos tie iom da tempo kaj zorgos tiujn kukojn? Mi estas kolektonta pli da ligno.” Li respondis: “Certe, mi provos helpi vin.” Sed kiam, post kelkaj minutoj, la virino flaris la kukojn, ŝi sciis, ke la fajro defektis ilin. Ŝi ekriis: “Ho, kia riproĉinda viro!” Ŝi komencis kruele bati la reĝon, sed li ne defendis sin. Anstataŭe li diris al ŝi, kiu li estas. Tiam la virino hontis kaj pardonpetis la reĝon, kaj li pardonis ŝin.

* * * * * * * * * *

Lesson XXXII from the book A Complete Grammar of Esperanto by Ivy Kellerman, 1910

Originala Angla Versio / Original English Version

Alfred the Great was a praiseworthy king who lived more than a thousand years ago. People still talk about him because he not only translated many Latin books into the English language, but also wrote in English. He wished to help the peasants still more. But enemies often attacked him, and finally they conquered his soldiers. Then they hastened to where Alfred was. They were about to attack him when he rode away secretly into a large forest. There he dwelt some time in the house of a poor forester. He wore such rags as a peasant usually wears and did not tell the forester who he was. One day he was sitting near the fire and wondering, “Will the enemy have conquered my soldiers next week?” The forester’s wife said, “Will you sit there yet a while and take care of those cakes? I am about to gather more wood.” He replied, “Certainly, I will try to help you.” But when, after a few minutes, the woman smelled the cakes, she knew that the fire had spoiled them. She exclaimed, “Oh, what a blame-worthy man!” She commenced to beat the king cruelly, but he did not defend himself. Instead, he told her who he was. Then the woman felt ashamed and asked for the king’s forgiveness, and he forgave her.

La sekva paĝo »

Create a free website or blog at WordPress.com. | The Pool Theme.
Enskriboj kaj komentoj feeds.

Follow

Get every new post delivered to your Inbox.